Antaŭ 50 jaroj forpasis Kálmán Kalocsay
Antaŭ 50 jaroj, la 27an de februaro 1976 en Budapeŝto forpasis Kálmán Kalocsay (pron: káloĉai, 1891-1976), hungara kuracisto kaj elstara esperantisto (ekde 1911), grave influinta la evoluon de la Esperantaj literaturo kaj lingvistiko per siaj verkoj. Kalocsay estas konsiderata kiel la plej grava Esperanta poeto (“Mondo kaj Koro”, 1921; “Streĉita kordo”, 1931; “Rimportretoj”, 1931; “Sekretaj sonetoj”, 1932; “Izolo”, 1939, eldonita en 1977) kaj poezia tradukanto (“Infero” de Dante, tri verkoj de Ŝekspiro, poemoj de Baudelaire, Heine, Petőfi, Madách… kaj la antologio “Tutmonda sonoro” kun liaj tradukoj el 30 lingvoj).
Kálmán Kalocsay estas kunaŭtoro (kun G. Waringhien) de “Plena gramatiko de Esperanto” (1935), kiu ekde la 4a eldono aperas kiel “Plena analiza gramatiko de Esperanto” kaj de “Parnasa gvidlibro” (1932); aŭtoro de “Lingvo Stilo Formo” (1931), “La gramatika karaktero de la Esperantaj radikoj” (1938), “Vojaĝo inter la tempoj” (1966), frazeologia vortaro “Domfabriko” (1975) kaj de aliaj libroj.
Je la Ora Jubileo de Esperanto li iĝis honora membro de UEA.
Okaze de la 50a mortodatreveno de Kálmán Kalocsay ni proponas (re)legi kelkajn liajn poemojn kaj artikolon pri li, kiuj aperis en “La Ondo de Esperanto”:
“Vintro” https://sezonoj.ru/2020/12/poezio-3/
“En ĉi murdepoko” https://sezonoj.ru/2023/03/kalocsay-4/
“Protesto” https://sezonoj.ru/2026/02/kalocsay-5/
Artikolo de Javier Guerrero https://sezonoj.ru/2012/03/209trezoro/
Legu la biografion de Kálmán Kalocsay en la enciklopedio Nia diligenta kolegaro, p. 150-153.
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/02/kalocsay-7/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Antaŭ 50 jaroj forpasis Kálmán Kalocsay appeared first on La Ondo de Esperanto.



