Kvindek jarojn post Kalocsay
La fama ”parnasismo” kiun li kunarkitektis kun Gaston Waringhien ligis la projekton de eksplicita, instruebla poetiko al la praeŭropaj precedencoj. Sed la karno per kiu Kalocsay vestis la parnasajn ostojn manifestis version de tiu projekto tute personan, ne instrueblan. Tion skribas Probal Dasgupta okaze de la kvindeka mortdatreveno de Kálmán Kalocsay (1891–1976).

Ne ofte sur la pejzaĝo de iu moderna lingvo elstaras figuro kiu kontribuis same reliefe al la beletro kiel al la gramatiko. Tiurilate Kálmán Kalocsay estis nekutima korifeo en la galerio de Esperanto. Sed tio estas delonge gurdita fakto pri li. Por inde rememori la daton de lia forpaso kvindek jarojn poste, ni devas iomete malpli banali. Indas krisigni por vi tion ke lia beletra mano plene konsciis kion faras lia mano gramatika.
Por tion konstati, sufiĉas trempi vin en lia poemo Efemere (Streĉita Kordo, p. 178-82). Tie vi trovos teksterojn kiuj licence fordrivas de la gramatika strikto: “mi sentas en la mondon parfumon, fetoron […]” (p. 178); “konscii senci la mondon/ senlimon balbuti eternon; la mondon plezuri dolori” (p. 179). Poste vi renkontos “la Vivon kies koro/ ŝanĝiĝas neeviteble/ je moneroj senvaloraj: momentoj/ forfluantaj el la manoj mizere…” (p. 181), unu el la tipe kaloĉajaj teksteroj en kiuj sentiĝas gramatikeca koregrafio de dancantaj ideoj.
La fama ”parnasismo” kiun li kunarkitektis kun Gaston Waringhien ligis la projekton de eksplicita, instruebla poetiko al la praeŭropaj precedencoj. Sed la karno per kiu Kalocsay vestis la parnasajn ostojn (ekzemplita ĉi-supre) manifestis version de tiu projekto tute personan, ne instrueblan. Kiamaniere ni legu la spiriton kiu hantis tiun lian mikropoetikon, ne nure gramatikistan, nek simple invitantan al mikrodevioj (kiuj kalkuliĝu kiel la unuopula subskribo de la poeto)?
Ĉar mi lastatempe konatiĝis kun aŭtobiografieca romano de Mircea Eliade bildiganta lian studentan tempon, Gaudeamus, mi kredas povi hodiaŭ iom pli kompreneme rilati al la personaj projektoj de orienteŭropanoj kiuj junis en la jaroj tuj post 1918. Al niageneraciaj eksterregionuloj, infanaĝe lernintaj pri Rumanujo, Hungarujo ktp kiel delongaj stabilaĵoj sur la mapo, tute ne estis reliefa fakto ke la tiuepoka disfalo de la otomana kaj aŭstra-hungara imperioj kreis novajn ŝtatojn. Gravas nun konscii, estimataj legantoj, ke la tiuregionaj junuloj ekde tiu epokŝanĝa jaro havis la unikan taskon imagi elanan karnon sur la skeletojn de siaj ĵus debutintaj nacioj.
Kaj arkitektoj kiel Kalocsay, povante imagi lingvon nur lige kun popolo (pro kio en sia fama poemo En amara horo [Streĉita kordo, p. 33-35] li epitetas sin ”poeto sen popolo”), sentis la bezonon arkitekti tutan pedagogion lingvan, beletran, sciencaran/fakaran. Li ŝajne esperis ke tia pedagogio (inkluzivanta amasegon da tekstoj, kiuj laŭ mia analizo rigardendas kiel krestomatiaj) helpos iom post iom akuŝi novan, pacaman, aŭtodidaktan popolon verdan. Ni ne forgesu ke pri la hungara popolo refasonanta sin kiel memkonscie apartan nacion ekde 1918 li kaj similuloj kovis precize samformatan esperon.
Kompreneble ne en la jaroj tuj post 1918 Kalocsay iĝis la grandioza figuro konata al ni ĉiuj. Tra pluraj naciaj kaj personaj krizoj li sin refasonadis. La fundamentaj koordinatoj tamen restis konstantaj. Kaj li rimarkis ke ĝuste tiu konstanteco estas persona handikapo lia. Ĉi tiun fakton ni plej klare vidas en lia letero al Juan Régulo Pérez aperigita en la antaŭparolo al la poemaro Ŝtupoj sen nomo de Baldur Ragnarsson.
Tiu letero de Kalocsay prezentas kortuŝan konfeson ke li (petite de Régulo taksi la aperigindecon de la poemaro) longe sidis senkonsile antaŭ la manuskripto de Baldur pro tio ke, kvankam li senrezerve admiris la lingvan kaj poetikan kapablegon de tiu nova aŭtoro, li tamen ja ne komprenis la enhavon de la poemoj. Tia grandanimeco de pli aĝa poeto, kapabla rigardi sian ĝisostan konstantecon kiel malforton, estas virto malofte renkontebla en nia jarcento, krom se mi maltrafis ion.
Pro almenaŭ tiuj kialoj, indas okaze de ĉi tiu jubileo rerenkonti tiun korifeon de nia beletro – aŭ lin ekrenkonti, se vi estas unu el la enviindaj bonŝanculoj kiuj ankoraŭ tute ne legis lin. Laŭ mi, tiaj legontoj prefere komencu ne ĉe liaj poemoj aŭ tradukoj, sed ĉe lia brila libreto Lingvo stilo formo. Vi tie trovos ke ankaŭ lian gramatikan laboron hantas poezia subteksto. Agrablan renkontiĝon.
Probal Dasgupta


