Duobla katastrofo ĉe Vinilkosmo
La 11-an de februaro inundo damaĝis la sidejon de Vinilkosmo, la ĉefa eldonejo de esperantlingva muziko. Semajnon poste komencis malaperi el retaj servoj muzikaĵoj de Vinilkosmo, ĉar finiĝis la kontrakto kun la ĝisnuna distribuanto kaj nova kontrakto ne ekvalidis. “Ĉio nun estas kaoso”, diras Floréal Martorell, la ĉefa aktivulo de Vinilkosmo.

Ekde la 18-a de februaro 2026 malaperis el retaj servoj la muzikaj registraĵoj de Vinilkosmo, de jardekoj la ĉefa eldonejo de esperantlingva muziko. La risko ke tio povos okazi estis konata, ĉar la distribua firmao Believe Digital, kun kiu Vinilkosmo kunlaboris de 13 jaroj, ne plu renovigis la kontrakton.
Ĝis la lasta momento tamen restis la espero, ke nova firmao transprenos la distribuadon.
– Ni trovis alian distribuanton, sed ĝi prokrastis la subskribon de la kontrakto, kaj pro tio nia eksa distribuanto Believe ankoraŭ ne transigis la katalogon al la nova distribuanto. La 18-an de februaro Believe kiel anoncite forigis nian katalogon pro la fino de nia kontrakto kaj pro tio ĉiuj albumoj de nia katalogo malaperis el la platformoj Spotify, Tidal, iTunes, Deezer, Youtube kaj tiel plu, rakontas Floréal Martorell.
Ne klaras kial la nova distribuanto ĝis nun ne subskribis la kontrakton. Floréal Martorell, la fondinto de Vinilkosmo, esperas, ke la firmao ne ŝanĝis la opinion lastmomente kaj ke la kontrakto fine estos subskribita.
– Se la firmao estus subskribinta la transigan kontrakton kun Believe, ne estus okazinta ĉi tiu disrompo en la platformoj. Mi timas nun ke estos amaso da laboro por ĉion reliveri al ĉiuj platformoj, ĝuste mi volis eviti tion… espereble estos rapida solvo kaj sen amasego da farenda kroma laboro. Por mi estus koŝmaro!

Alia, neatendita koŝmaro jam okazis la 11-an de februaro, kiam la ejo de Vinilkosmo denove estis trafita de inundo. Pasintfoje tio okazis en 2022. La oficejo situas en la teretaĝo de la domo de Floréal Martorell, ekster Tuluzo, Francio.
– Estis gravaj damaĝoj en la oficejo, sed ankaŭ en la muzikekzercejoj kaj la studio. Mi nun baraktas kun la asekurkompanioj, ĉar temas jam pri la dua inundo. Ĉio venis samtempe kaj pro tio la situacio estas preskaŭ neeltenebla por mi. Mi ne atendis tiun novan frapon.
Kiam la aferoj estos iom pli ordaj, Floréal Martorell, nun 70-jara, planas emeritiĝi kaj esperas transdoni la torĉon al Eurokka, li diras.
– Kiam ĉio estos pli klara kaj malpli kaosa, mi publikigos anoncon en la sociaj retejoj. Dume ĉi tie ni forsekigas la kotan akvon. Dum pluraj tagoj ne estis elektro kaj ne eblis komuniki. Mi tamen poste sukcesis refunkciigi mian komputilon, sed ne ĉio funkcias.


