PMA

Internacia Junulara Festivalo ĉe marbordo

Internacia Junulara Festivalo (IJF), organizita de Itala Esperantista Junularo (IEJ), estas la plej grava junulara aranĝo en Italio. Ĉi-jare la festivalo kondukos nin en la sorĉan Emilio-Romanjon. La gastigonta urbo estos Ĉervjo (Cervia), marborde de la Adriatiko. Dum la paska semajno, de la 1a ĝis la 7a de aprilo 2026, ni travivos kune sep neforgeseblajn tagojn.

Imagu semajnon ĉe la maro, en loko kie printempo jam promesas sunon kaj freŝan energion. Matene ni komencos per atelieroj kaj interagaj momentoj, kiuj igos vin senti vin parto de vivanta komunumo — ne nur spektanto, sed konstruilo de la sperto. Posttagmeze temas pri malkovroj: ekskursoj, kulturaj renkontoj kaj ludoj. Kaj kiam la nokto falos, la festivalo tiam ekbrilos: muziko, danĝeraj ridoj (tiuj, kiuj igos vin forgesi la horon), amikecoj kiujn vi ankoraŭ ne imagis trovi: unu semajno ŝajnos tro mallonga.

Ĝis nun aliĝis al 49a IJF en Ĉervjo 48 homoj el 15 landoj.

Legu pliajn informojn kaj aliĝi ĉe https://ijf-eo.esperanto.it/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Internacia Junulara Festivalo ĉe marbordo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta