PMA

La unua virina kongreso de UEA

ueaLa unua virina kongreso de UEA okazos en Graco (Graz, Aŭstrio) la 30-31an de julio 2026 dum du tagoj ĵus antaŭ la komenco de la 111a Universala Kongreso de Esperanto en la sama urbo.

Ni diru kongreso de virinoj, mallongigo KV, ĉar la Komisiono provas kovi pozitivajn agadojn. Ne estos virtuala kongreso, tamen ni vokas al abunda partopreno. Estos ĉeesta fizika vigla renkontiĝo inter viroj kaj virinoj el diversaj horizontoj.

La kongresa temo estas “Virinoj, povoplenaj homoj”. Tio estas la temo elektita de la Komisiono. Prelegoj, debatoj, filmoj ebligos al ĉiuj, viroj kaj virinoj kune, interŝanĝi ideojn, emociojn, faktojn kaj fantaziojn.

La bunteco de niaj originoj kreos riĉan bildon pri la vivo de la virinoj en la mondo.

La detaloj kaj aliĝeblo aperos kiel antaŭkongreso en la Dua Bulteno.

Per la retejo www.eventaservo.org ni transdonos informojn.
la retadreso virina-agado@groups.io estas je via dispono.

Mireille Grosjean
nome de la Komisiono de UEA por Virina Agado

Fonto: https://groups.io/g/uea-membroj/message/6931

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La unua virina kongreso de UEA appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta