APERo-19 invitas!

La tradicia AntaŭPrintempa Esperanto-Renkontiĝo APERo-19, organizata de la Moskva Esperanto-Asocio MASI, okazos de la 30a de aprilo ĝis la 3a de majo en la apudmoskva saniga komplekso “Poluŝkino”. La renkontiĝo garantias altnivelan lingvan disciplinon kaj varian programon, kreatan de la mem partoprenantoj.
La orientiga temo ĉi-foje estas laŭkutime abstrakta kaj vasta – “Komencoj”. Ĝi celas inspiri la kunvenontojn krei programerojn en la senlime vasta kampo – de Isaac Newton kun lia verko “Philosophiae Naturalis Principia Mathematica”, konata en la rusa kiel “Komencoj” (Начала), kiu startigis la epokon de la klerismo, ĝis komenceroj el la Esperanto-historio aŭ eĉ el la privata biografio.
Ni invitas kontribui al la programo ankaŭ virtuale. Se nia temo inspiras vin rakonti aŭ diskuti pri komencoj de io ajn, vi estas bonvena!
Por ekscii pli multe bonvolu aliĝi al la grupo de APERo en Telegramo https://t.me/+lmSG01B6AX9mNmVi aŭ skribi al mirinda.strigo@gmail.com.
Irina Gonĉarova
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/02//
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post APERo-19 invitas! appeared first on La Ondo de Esperanto.



