PMA

Konkurso: Plej bona reganto de Esperanto 2026

edukadoLa unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) – pli konataj kiel la KER-ekzamenoj – estas la plej grava internacia Esperanto-ekzameno. Ĝi estas servo de UEA ofertata de ĝia KER-Ekzamena Centro (KER-EC) kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto. Ili ekzistas en la niveloj B1, B2, C1 kaj C2 kaj en la kategorioj nur skriba, nur parola aŭ kompleta (skriba + parola). Ĉiujn detalojn pri venontaj ekzamensesioj trovu ĉe uea.org/gk/1214.

Okaze de la sesio dum la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno, en 2025 UEA starigis la Konkurson “Plej bona reganto de Esperanto”. Landaj asocioj kaj individuoj estis alvokataj partopreni!

Post la sukcesa okazigo de tiu konkurso UEA decidis daŭrigi la agadon kaj krei tradicion. Konforme kun tio ni ankaŭ por 2026 lanĉas la konkurson “Plej bona reganto de Esperanto”.

Celo de la konkurso: la konkurso celas stimuli aliĝon de reprezentantoj de kiel eble plej diversaj landoj kaj premii la tri ekzameniĝintojn el malsamaj landoj, kiuj unuope ricevis la plej multajn poentojn.

Legu pli ĉe: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/konkurso

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Konkurso: Plej bona reganto de Esperanto 2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta