PMA

La fortreso: Nova bitlibro de HEA

fortresoHernádi, Gyula. La fortreso: Romano / Tradukis el la hungara Jozefo Horvath. – Budapeŝto: Hungaria Esperanto-Asocio, 2026. – 160 p. – Bitlibro (pdf).

Antaŭ cent jaroj, la 23an de aŭgusto 1926 naskiĝis Gyula Hernádi. Por rememori ĉi tiun jubilean jaron, Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) eldonis en sia bitlibra serio la faman romanon “La fortreso” (hungare: “Az erőd”, 1971) de Gyula Hernádi en Esperanta traduko de Jozefo Horvath.

Gyula Hernádi (1926-2005) devenas el intelektula familio. Li studis medicinon, sed devis intertempe enarmeiĝi pro la mondmilito. El la kaptiteco en Krimeo li revenis en 1947, faris diversajn studojn, fine li trovis sian alvokiĝon en teatro kaj literaturo. Kiel verkisto li debutis en 1955 kun poemoj, noveloj, romanoj. Li famiĝis per siaj scenaroj, filmigitaj de la reĝisoro Miklós Jancsó.

La fortreso de la romano estas forlasita milita komplekso defenda, kiun privata societo aĉetis kaj aranĝas en ĝi versimilajn militajn ludojn por splenaj milionuloj kontraŭ solduloj kun eblo mortigi kaj morti, travivi la militon kaj militkaptitecon. Post unu el tiuj ludoj la societanoj estas arestitaj kaj kondamnotaj, sed la ŝtato intervenas. Ekzistas ankaŭ filmversio de la romano, kiu estis farita en Hungario en 1979.

La 160-paĝa bitlibro elŝuteblas senpage ĉe:
https://verkoj.com/tradukistoj/jozefo-horvath/fortreso_kpl.pdf.

Ekzistas ankaŭ filmversio de la romano, kiu estis farita en Hungario en 1979.

Fonto: https://esperantohea.hu/la-fortreso-nova-bitlibro-de-hea/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La fortreso: Nova bitlibro de HEA appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta