PMA

Fendo en la ĉielo de ĉina Esperantujo

Ĉu ĉiuj ĉinaj esperantistoj lernis malĝustan elparolon de Esperanto? Ĉu ĉinoj mem elpensis regulon, laŭ kiu la malo de ami estas mal-ami, kaj ne ma-lami? Subite kvazaŭ la ĉielo falis sur la Esperanto-instruistojn en Ĉinio, kiam la Akademio donis konsilon pri la afero, skribas Liu Xiaozhe en sia vidpunkta artikolo.

En ĉinaj lernolibroj oni detale instruas, kiel elparoli ”mal-amiko” kaj similajn vortojn.

La ĉina Esperanto-movado estas grava parto de la monda Esperanto-movado. Tamen lastatempe grava krizo pri lingvaj reguloj de Esperanto atakas ĉinajn esperantistojn.

Imagu, ke subite vi trovas, ke eraraj estas Esperantaj lingvaj reguloj, kiujn vi ne nur mem lernis, sed ankaŭ instruis al lernantoj dum pli ol kvardek jaroj! Tio certe estas granda bato aŭ eĉ katastrofo, kiun spertas mi kaj aliaj ĉinaj esperantistoj. Angulo de la ĉielo falas antaŭ ni.

La fendo en la ĉielo aperis lastatempe, kiam sinjoro Ilja Muravjov kreis roboton en Telegram, kiu povas voĉlegi Esperantan tekston. Mi trovis, ke la roboto legas la vorton malami kiel ma-la-mi. Ĉinaj esperantistoj legas ĝin kiel mal-a-mi, ĉar ĉiuj Esperantaj lernolibroj en Ĉinio tiel instruas.

Estas notinde, ke ĉinaj lernolibroj ne postulas paŭzon inter mal kaj ami, sed nur emfazas, ke oni ne legu l kaj a en malamiko kiel la en la vorto labori, sed aparte legu l kaj a.

Mi opiniis, ke tio estas cimo en la robota programo, kiun Muravjov preteratentis. Do mi skribis al li por atentigi lin ripari la roboton. Sed Muravjov respondis, ke li ne konas la regulon, kiu postulas aparte legi prefikson kaj radikon en parolado.

Tio mirigis min. Ĉar en ĉiuj ĉinaj lernolibroj oni instruas, ke parolante derivitajn vortojn, oni aparte legu prefikson kaj radikon, radikon kaj radikon, ekzemple mal-amiko, sub-urbo. Sed subite mi konsciis, ke tiuj reguloj ekzistas nur en ĉinaj Esperantaj lernolibroj, ne en tiuj de aliaj landoj.

De kie venis tiuj nur al ĉinoj konataj reguloj, demandas Solis.

Do de kie venis tiuj nur al ĉinoj konataj reguloj? Mi konsultis aliajn ĉinajn esperantistojn, sed vane. Oni ne scias, kio estas la fonto de tiuj reguloj en la lernolibroj. Mi turnis min al Akademio de Esperanto por demandi pri la afero.

Post diskuto en la Lingva Konsultejo, sinjoro Cyril Robert Brosch, la direktoro de la Konsultejo, sendis al mi respondon, kies plenan tekston oni povas legi ĉe la retejo de la Akademio. Jen resumo:

Oni kune elparolu la literojn de ĉiuj vortelementoj, ekzemple ma-la-mi-ko, su-bur-bo, la-bo-ri-sto.

Pri tiu problemo mi demandis ankaŭ du aliajn eŭropajn Esperanto-veteranojn, kiuj respondis same kiel la Akademio.

Mi esperas, ke esperantistoj en la tuta mondo sekvos la saman bazan regulon de la Esperanta lingvo, por eviti konfuzon en interparolado. Tial mi informis aliajn en la ĉina Esperanto-komunumo pri tiuj ”novaj reguloj”.

Sed plejparto de la ĉinaj esperantistoj, speciale la pliaĝulaj, ne akceptas ilin. Iu prezentis al mi sonregistraĵojn de sinjoroj Humphrey Tonkin kaj Ivo Lapenna: Tonkin aparte legis, kaj Lapenna kune legis.

Ĉinaj esperantistoj opinias, ke aparte elparoli prefikson kaj radikon pli faciligas komprenadon dum interparolado. Mi demandis: do kial oni ne aparte elparolu radikon kaj sufikson? Neniu prezentis al mi kontentigan klarigon.

Kompreneble, estas granda doloro kaj psika turmento por veteranoj subite ekscii, ke reguloj aŭ konvinkoj sekvitaj dum multaj jaroj estas nur vizioj. Iuj racie turniĝas al realo, dum aliaj obstinas en la malnovaj revoj.

Mi esperas, ke la fendo en la ĉielo de la ĉina Esperantujo malaperos. Sed kiel? Ĉu ĉinaj esperantistoj adoptos la ”novajn regulojn”, aŭ ĉu daŭre ekzistos du reguloj — unu por ĉinoj, unu por la cetera mondo?

Liu Xiaozhe (Solis)

La verkinto estas la fondinto de Verda Reto
kaj la aŭtoro de Konciza Fundamenta Kurso de Esperanto por ĉinoj.

Pli ampleksa versio de la artikolo aperas samtempe en Verda Reto

Deixe uma resposta