PMA

Resuma tabelo pri ĉiuj BEToj

bet

Dum la Sovetunia periodo la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) por la esperantistoj de USSR anstataŭis la Universalajn Kongresojn de Esperanto, kiujn sovetunianoj preskaŭ ne povis partopreni. Komence ĉi tiuj someraj renkontiĝoj nomiĝis Ĉebaltaj Esperantistaj Tendaroj (ĈET), poste Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) kaj fine Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). La plej unua ĈET okazis la 1-14an de aŭgusto 1959 en Baltezers (Latvio) kun nur 48 partoprenantoj. Ekde tiam ĈET/BET estis okazigata laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio. La plej freŝa BET-59 okazis la 5-13an de julio 2025 en Kaŭno (Litovio) kun 296 aliĝintoj, el kiuj ĉirkaŭ 250 efektive partoprenis.

La aktualigita tabelo pro ĉiuj 59 BEToj, kiun kompilis kaj komentis Povilas Jegorovas, estas konsultebla en nia novaĵretejo ĉe https://sezonoj.ru/2024/05/bet-11/. Ĝin akompanas grafikaĵo de Antanas Grincevičius, kiun vi povas vidi ankaŭ ĉi-supre.

Pliaj informoj pri BEToj estas legeblaj en la speciala rubriko de nia retejo.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/01/bet-204/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Resuma tabelo pri ĉiuj BEToj appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta