PMA

Konkurso Ĝanfranko 2026

Gianfranco

Itala Esperanto-Federacio, por omaĝi Gianfranco Molle, la plej faman italan kantiston, tutmonde konatan, animon de “Muzika Kulturo”, organizas konkurson pri kanzonoj originale verkitaj en Esperanto. La komisiono povos asigni maksimume tri premiojn.

La rezultoj estos anoncitaj enkadre de la 92a Itala Kongreso de Esperanto, dum specifa programero.

Ĉiu persono rajtas konkursi per maksimume unu verko, kiu devas esti neniam antaŭe eldonita per ajna komunikilo (prese, rete, lege, bloge, ktp). Maksimuma daŭro de kanzono estas 5 minutoj. La gajnintoj de la unua premio ne rajtas partopreni en la konkurso dum la sekva jaro. La konkursaĵojn oni sendu al la sekretario, Valerio Dalla, per retmesaĝo, al la adreso concorso@esperanto.it indikante la elektitan pseŭdonimon kaj la efektivan nomon kaj adreson; ili estu kantitaj kaj luditaj en aŭda formato “mp3” aŭ “ogg”, kaj skribitaj (nur vortoj, eventuale kun akordoj) en teksta formato “doc” aŭ “odt”.

Premioj: la gajninto de la unua premio, premio Ĝanfranko, ricevos monpremion de 200 eŭroj; por la aliaj la premio konsistos el esperantlingvaj KD-oj.
Limdato por la sendado estas la 30a de majo de la koncerna jaro.
Juĝkomisiono: prezidanto: Laura Brazzabeni, sekretario Valerio Dalla, juĝantoj: Pierluigi Cinquantini, Martin Wiese, Flavio Fonseca.

La sekretario informos ĝis la 1a de aŭgusto la gajnintojn pri la premio. La partoprenantoj cedas senpage al IEF por la unua jaro la rajton je unua publikigo.

Pliaj informoj
concorso@esperanto.it
FEI, concorso, via Villoresi 38, 20143 Milano, Italia

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/01/konkurso-54/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Konkurso Ĝanfranko 2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta