PMA

TEJO serĉas videomuntiston

videomuntisto

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Kipra Junulara Konsilio (CYC), organizis inter 26-30 novembro 2025 en Kipro internacian seminarion “Junuloj por Eŭropo: Trejnigante la morgaŭajn packonstruantojn per enrigardoj en la pasintecon”.
En ĝi, dudeko da junuloj diskutis kaj lernis pri temoj rilate al interkulturaj dialogoj kaj konfliktransformado, kaj registris filmmaterialojn kune kun kipraj junuloj por munti konsciigan videon pri interkulturaj dialogoj el la kipra socipolitika kunteksto!

Tiel, ni serĉas videomuntiston por aliĝi al nia projektteamo! Ĉu vi interesiĝas?

Tiu, kiu volas kandidatiĝi…

  • Estas entuziasma junulo, kiu aĝas inter 16 kaj 35 jarojn;
  • Scipovas Esperanton kaj la anglan lingvon;
  • Estas interesita pri interkulturaj dialogoj kaj konflikttransformado, speciale pri la kipra situacio;
  • Jam havas fakajn sciojn kaj sperton pri videomuntado;
  • Loĝas en unu el la 46 membroŝtatoj de KdE.

Kiajn taskojn havos la videomuntisto?

<ul”>

  • Retkunsidi kun la projektteamanoj kaj kunpritrakti la vizion de la video;
  • Spekti la filmmaterialojn kreitajn kaj dezajni videomuntadan planon por liveri al projektteamanoj;
  • Efektivigi la videomuntadon kaj liveri la finan rezulton.

Kion la akceptata videomuntisto ricevos?

  • Gvidadon de la projektmastrumisto de TEJO asignata por la internacia seminario en Kipro, kaj kunlaboron el la trejnistoj kaj partoprenantoj kiuj ĉefrolis en la aranĝo, aldone al eventuala subteno pri greka kaj turka lingvoj;
  • Honorarion de 500€ por la provizitaj servoj, post la livero de la filmo;
  • Eblon kontribuadi al la finpretigado de unu el la rezultoj de seminario en internacia kunlaborado kune kun TEJO;
  • Plispertiĝon pri videomuntado, eŭropa agado kaj similaj fierindaĵoj por via vivresumo; TEJO provizos la videomuntiston per atestilo pri la liverado de la tasko.

Vi povas kandidatiĝi esprimante vian motivon videomunti la filmon de la seminario kaj sendante ekzemplo(j)n de pasinta(j) video(j) muntita(j) plenigante la jenan formularon antaŭ la limdato de merkredo la 4-a de februaro 2026. Vi ankaŭ povas retpoŝti al david.ruiz.sanchez@tejo.org por ricevi pli da informoj aŭ sendi materialojn.

Fonto: https://www.tejo.org/tejo-sercas-videomuntiston-jpe/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post TEJO serĉas videomuntiston appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta