La Esperantisto de la jaro 2025
27 fojojn ekde 1998 ĝis 2024 internacia juĝkomisiono ĉiujare atribuis la honoran titolon “La Esperantisto de la Jaro”, sed la 27a atribuo estis la lasta, legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2024/12/jaro-8/.
Tamen la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” nun anoncas “popolan voĉdonadon” por “La Esperantisto de la Jaro 2025”. Ni proponas liston el 12 kandidatoj (fakte 13, ĉar en la listo estas du fratoj-kunaŭtoroj).
Vi povas voĉdoni por maksimume tri personoj el ĉi tiu listo.
La voĉdonilo funkcios dum unu semajno ĝis la fino de januaro laŭ la mezeŭropa tempo.
Oni povas voĉdoni nur unu fojon.
Por voĉdoni alklaku la butonon “Vote”. Poste vidu la rezulton.
Legu pli pri la kandidatoj sub la voĉdonilo.
La red.
Note: There is a poll embedded within this post, please visit the site to participate in this post’s poll.
La kandidatoj
Pawel Fisher-Kotowski (Pollando/Nederlando) pro la kompetenta redaktado de la ĉiutaga gazeto “Kunfluo”, la organo de BET-59 (8 numeroj, 32 paĝoj, 60 fotoj); ricevo de la titolo “Juna Instruisto de la jaro 2024” en la 58a kongreso de ILEI (Beogrado, 2025.07.19-26).
Irina Gonĉarova (Ruslando) pro instruado de Esperanto en la vintra kursejo “Lingvo por Sukceso” en ripozejo apud Ĉeboksaro (2025.01.3-8), en porinfana biologia tendaro en naturrezervejo de la Tverj-a regiono (2025.06.25-07.5), en privata lernejo en Tbiliso (Kartvelio) por ruslingvaj infanoj (2025.10.06-2026.01.06); organizo de APERo-18 apud Moskvo (2025.05.1-4), KLERo-2 en Ĉeboksaro, “Kalejdoskopo de lingvoj” en Odincovo (2025.09.27).
Anatolij Ionesov kaj Vladimir Ionesov (Uzbekistano) pro la fundamenta (776 paĝoj) verko “Historio de la Esperanto-movado en Centra Azio: Kulturo kun la nomo Esperanto”, eldonita de la Akademio de sciencoj de Uzbekistano.
Povilas Jegorovas (Litovio) pro la sukcesa organizo kaj realigo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (Kaŭno, 2025.07.5-13) kun ĉ. 300 aliĝintoj kaj tre riĉa instrua, kleriga, kultura kaj turisma programo; modelaj kunlaboro kun amaskomikiloj kaj ŝtataj instancoj de Litovio; pretigo de invito de la 113a Universala Kongreso de Esperanto al Kaŭno, subtenita ŝtatnivele.
Sten Johansson (Svedio) pro la originala romano “Farango”.
Dennis Keefe (Usono) pro instruado de Esperanto en la ĉiutaga dumonata kurso “4a Esperanto-Plaĝo” kun 280 instruhoroj en la turisma urbeto Cullera apud Valencio (2025.04.1-05.30); kurso por instruistoj kaj instruantoj de Esperanto (2025.11.29-30).
Wolfgang Kirschstein (Danlando/Germanio) pro diverstemaj eseoj (pri la filmpremio Oskaro 2025, studo “Al Eterna Paco” de Kantio, murdo de Hans Paasche, nobelpremiito László Krasznahorkai) kaj pluraj recenzoj (interalie, pri tri originalaj romanoj de Sten Johansson).
Aleksander Korĵenkov (Ruslando) pro la finrealigo de la projekto “Rusa Novelaro. Volumo 2” kun 77 verkoj de 16 rusaj verkistoj sur 550 paĝoj; ĉiumonata prezentado de la listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj; ĉiutaga (jam dum pli ol 2200 tagoj) publikigo de nova materialo en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” kaj en la Telegrama kanalo “Esperanto-novaĵoj”.
Fernando Maia Jr. (Brazilo), novelektita prezidanto de UEA, pro la prezento de AKIRI – la Strategia Plano de UEA por 2025-30.
Floréal Martorell (Francio) pro la relanĉo kaj kunorganizo (kun JEFO) de la kultura festivalo FESTO en Moissac, Francio (2025.08.17-24); eldono kaj/aŭ surmerkatigo de pluraj muzikaj albumoj kaj lanĉo de la nova muzika platformo de Vinilkosmo.
Ranja Zafinifotsy (Madagaskaro) pro organizo de du Malagasaj Esperanto-Seminarioj (2025.02.22-27 kaj 2025.10.25-30).
Rafael Henrique Zerbetto (Brazilo/Ĉinio) pro ricevo de la Amikeca Premio de la Ĉina Registaro: la plej alta agnosko de Ĉinio por eksterlandanoj (2025.09.30).
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/01//
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La Esperantisto de la jaro 2025 appeared first on La Ondo de Esperanto.



