PMA

E. T. A. Hoffmann: La estetika te-societo

HoffmannAntaŭ 250 jaroj, la 24an de januaro 1776, en Kenigsbergo (nun: Kaliningrado) naskiĝis Ernst Theodor Wilhelm Hoffmann (pro adoro al Mozarto li anstataŭigis Wilhelm-on per Amadeus), germana verkisto, komponisto, pentristo kaj juristo, aŭtoro de pioniraj fantastaj kaj hororaj verkoj.
Okaze de la hodiaŭa jubileo “La Ondo de Esperanto” aperigas lian satiran rakonton “La estetika te-societo” (eldonisto poste donis ĉi tiun titolon al la origine sentitola verketo), kiu aperis en la kvara volumo de la kvarvoluma novelaro “La Serapiona Frataro” (1821).
Ni dankas al István Ertl pro lia traduko.

La red.

La estetika te-societo

El “La Serapiona Frataro”
de E. T. A. Hoffmann

«La hazardo», – komencis Ottmar, – «aŭ, pli ĝuste, bonintenca rekomendo venigis min al tiu estetika te-societo, kaj certaj cirkonstancoj min devigis, malgraŭ la enuo kaj tedo kiuj min turmentis tie, ne forresti de ĝi almenaŭ kelkan tempon. Min ĉagrenis, ke kiam vere sprita viro iam voĉlegis bagatelon plenan de vere ĉarma humuro, perfekte taŭgan por tia prezento, ĉiuj oscedis kaj enuis, dum la sengustaj kaj malĝustaj verkoj de juna, vanta poeto ĉiujn senlime ravis. Tiu homo fiere verkis pri temoj kaj gemutaj kaj ekzaltaj, sed ankaŭ donis grandan gravecon al siaj epigramoj. Ĉar al tiuj mankis vere nenio krom la pintumo, tial do ĉiufoje li mem donis signalon por la rido, komencante ridi mem, kaj ĉiuj sekve aliĝis. – Unu vesperon mi tute modeste demandis ĉu mi rajtus prezenti kelkajn etajn versaĵojn, kiuj aperis al mi en momentoj de verka vervo. Oni honoris min per la konsidero ke mi havas genion, kaj tial, kun jubilo, akceptis mian peton. Mi elprenis mian folieton kaj legis solene:

Mirakloj de Italio

Mi min turnas al mateno,
Sed vespera sunmantelo
Kovras mian dorson.
Do vesperen mi min klinas,
Orradioj min mirigas
Rektatrafe en vizaĝon –
Sankta lando, jen mirakloj,
Per sindonaj amtentakloj
La naturo nin brakumas!

“Ho, sublime kaj senteme, mia kara Ottmar, kiaj profundaj emocioj, kiel riĉaj en elverŝoj de via noblasenta koro!” – ekkriis la dommastrino, kaj ŝian krion sekvis tiuj de pluraj blankaj sinjorinoj kaj de nigraj junuloj (mi celas nur, ke ili estis nigre vestitaj, sub la ĵabotoj batis bonegaj koroj): “Sublime! Senteme!” Juna fraŭlino tamen profunde suspiris kaj forviŝis larmon el okulo. Laŭ invito, mi daŭrigis legi, klopodante doni al mia voĉo esprimon de profunda kortuŝo:

La profundoj de vivo

La juna bubo Duncan
Havis paseron buntan,
Li ĝin forflugi lasis,
Pasero lin forlasis.
Tiel la bubo Duncan
Perdis paseron buntan.

Nova tumulto de aplaŭdoj, pliaj laŭdoj! Oni volis aŭdi pli, sed mi modeste certigis ilin ke, ĉar mi klare perceptas. ke tiaj strofoj, kiuj plenforte spegulas la tutan vivon kun ĉiuj ties nuancoj, je longa daŭro povus tro dolore influi la delikatajn virinajn animojn, tial mi preferus prezenti du pliajn epigramojn, en kiuj neniu riskus maltrafi la veran signifon de epigramo, bazitan sur la subita apero de brila spritaĵo. Mi legis:

Sprito kaj spirito

La dika Majstro Schrein
Ja multajn glasojn glutis,
Ĝis morto lin forglutis.
Komentis najbaro Grau,
Viro sagaca kaj forta:
“La dika Majstro Schrein
Ja multajn glasojn glutis,
Kaj li estas nun tute morta!”

Post kiam la brila sprito de ĉi tiu petola epigramo estis konvene admirita, mi regalis ilin jene, plu epigrame:

Morda repliko

La brila verko de Hansen ĉiujn ekscitas.
“Ĉu ankaŭ vi el tia sterko do citas?” –
Tiel sinjoro Humo Hamon incitas.
Sed Hamo (por rimo) trankvile recitas:
“Librojn legu la verkisto!”

Ĉiuj ridis elkore, sed la dommastrino alvokis min per minaca fingro: “Mokulo, fripona mokulo, ĉu sprito devas esti tiel morda, tiel penetra?” La spritoriĉa viro, dum ĉiuj leviĝis, preterpase skuis al mi la manon kaj diris: “Plena trafo, koran dankon!” La juna poeto malestime turnis al mi la dorson. Kontraŭe, la juna fraŭlino, kiu ĵus verŝis larmojn pro la mirakloj de Italio, alproksimiĝis kaj certigis min, dum ŝi mallevis la okulojn ruĝiĝante, ke la virgulinaj brustoj malfermas sin pli al dolĉa melankolio ol al ŝercoj, kaj tial ŝi petas ricevi de mi la unuan poemon kiun mi legis, ĉar ĝi inspiris al ŝi sentojn tiel strange agrablajn kaj mornajn! Mi promesis tion, kaj kisis la maneton de la ĝentila kaj sufiĉe bela junulino, kun la plena ravo konvena al poeto laŭdata de fraŭlino, jam nur por eĉ pli ĉagreni la poeton, kiu rigardis min kiel furioza bazilisko».

Tradukis el la germana lingvo István Ertl

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Oni ne rajtas represi ĉi tiun tekston sen permeso de la tradukinto, István Ertl.
Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/01/hoffmann/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post E. T. A. Hoffmann: La estetika te-societo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta