PMA

Aktivula trejnado: Superregaj teknikoj

TEJO invitas vin aliĝi al retaj trejnadoj pri multaj diversaj temoj! Ĉi-foje ni organizas trejnadon pri povo.
Homoj en pozicioj de povo tre ofte uzas, konscie aŭ nekonscie, kelkajn superregajn teknikojn ĝuste por teni sin en tiuj pozicioj. La teknikoj do estas uzataj ekzemple kontraŭ virinoj, junuloj, neblankuloj kaj aliaj grupoj. En ĉi tiu sesio vi lernos kiel rekoni la teknikojn, sed ankaŭ kiel kontraŭi kaj preventi ilin. La sesio utilos interalie por ĉiuj kiuj aktivas en iu organizo.

Dato: 25.01.2026
Horaro: 12:00–13:30 UTK
Trejnisto: Pauli
Platformo: ZOOM

Aliĝu al la Telegram-grupo de Aktivula Trejnado, kie ni sendos la ligilon al la trejnado antaŭ la komenco!

Fonto: https://www.tejo.org/aktivula-trejnado-superregaj-teknikoj/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Aktivula trejnado: Superregaj teknikoj appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta