Junuloj por Eŭropo: TEJO-seminario en Kipro

En la lasta semajno de novembro, la 26-30an de novembro 2025, okazis en Kipro la internacia seminario “Junuloj por Eŭropo: Trejnigante la morgaŭajn packonstruantojn per enrigardoj en la pasintecon”, organizita de TEJO kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Kipra Junulara Konsilio (CYC).
Dum kvin tagoj 20 junuloj el diversaj eŭropaj landoj traktis temojn kiel interkultura dialogo, konflikttransformado kaj packonstruado, esplorante kaj tutmondan perspektivon kaj la kompleksan historion kaj politikan realecon de la insulo.
La celoj de la seminario estis kreskigi la konscion de la partoprenantoj pri la graveco de interkultura dialogo kaj edukado pri homaj rajtoj, prezenti ĉi tiujn temojn alireble ankaŭ per neformalaj edukmetodoj, kaj faciligi interŝanĝon de spertoj kaj kapabloj inter junuloj aktivaj en la kampo. La seminario inkluzivis ankaŭ la kreadon de fina produkto: konsciiga video, evoluigita de la partoprenantoj kun la kunlaboro de kipraj junuloj. La organizantoj celis instigi la partoprenantojn fariĝi “multobligantoj”, kapablaj disvastigi tion, kion ili lernis dum la seminario, en siaj propraj komunumoj. La agadoj okazis ĉefe en Larnaka, kun du labortagoj al Nikozio por renkonti lokajn junulojn kaj aktivulojn. En la ĉefurbo, laŭ la Verda Linio kiu dividas la grekkipran kaj turkkipran flankojn, la grupo laboris en “House of Cooperation”, loko dediĉita al interkomunuma dialogo kaj kunlaboro. Ĉi tiu komunuma spaco situas en la centro de la demarkaciaj linioj de Kipro, en la norda bufrozono de Nikozio. La celo de ĉi tiu instalaĵo estas konstrui pontojn trans la dividita komunumo, kreskigi multkulturan dialogon kaj antaŭenigi interkulturan pacon kaj fidon per kulturaj, artaj kaj edukaj iniciatoj. La ĉefa laborlingvo dum la seminario estis Esperanto, krom du tagoj en Nikozio, tute en la angla, por faciligi interŝanĝon kun lokaj gastoj.
En la unuaj etapoj de la seminario la partoprenantoj profundigis sian komprenon pri konflikto, ĝiaj fazoj kaj eblaj transformoj. Ĉi tiu teoria kadro, bazita sur studoj pri paco kaj konfliktoj, analizis la kaŭzojn, dinamikon kaj eblajn solvojn de konfliktoj. Ni aparte fokusiĝis al la diferenco inter konfliktsolvado kaj konflikttransformo, kiu estas difinita per la fundamenta celo: en la unua, oni serĉas tujan solvon por fini konflikton, sed tio eble ne sufiĉas longtempe, kaj la fonto de la konflikto povus rebruli. Aliflanke, en la kazo de konflikttransformo, oni fokusiĝas al la subkuŝantaj kaŭzoj kaj celas trakti ilin, serĉante ŝanĝon, kiu povas malhelpi la estontan ripeton de la sama konflikto. Ĉi tiu praktiko postulas pli da tempo kaj implicas ŝanĝiĝantajn kulturajn normojn.
Dum la seminario, Andria Nikolaidou respondecis pri la realigado de la sesioj en Nikozio. Ŝi aktive partoprenas en dukomunumaj iniciatoj en Kipro, laborante por antaŭenigi komprenon, dialogon kaj packonstruadon inter la komunumoj de la insulo. Dum la unua tago en Nikozio, Nikolaidou gvidis simuladon, kie la partoprenantoj devis trovi komunan interkonsenton reprezentante diversajn komunumojn de imagita insulo. Ĉi tiu praktika sperto permesis al la grupo rekte travivi negocajn procezojn kaj mediaciajn dinamikojn, donante pli realisman fonon al la teoriaj temoj traktitaj en la antaŭaj tagoj. Sekvis dialogo kun kvin diskutantoj el la grekkipra kaj turkkipra komunumoj, kiuj prezentis malsamajn vidpunktojn kaj ĉiutagajn spertojn en dividita socio. Dum ĉi tiu interŝanĝo, aperis la malfacileco difini kion signifas esti kipra: ne eblas asigni ununuran identecon, kiu plene reflektas la realecon de la insulo, tamen samtempe similecoj aperis en la personaj rakontoj de la diskutantoj.
En la sekvaj tagoj la grupo preparis intervjuojn, elektante kiel ĉeftemon la lingvan pejzaĝon de Nikozio, observante ĝin kiel spegulon de la plurflanka identeco de la urbo kaj de la kunekzisto de diversaj kulturoj kaj komunumoj. La seminario finiĝis per tri realigitaj intervjuoj kaj fina babilrondo, dum kiu partoprenantoj kaj kipraj junuloj interŝanĝis ideojn kaj reflektadojn pri dialogo kaj repaciĝaj strategioj.
La seminario estis grava sperto de interkultura lernado, konfrontiĝo kaj internacia kunlaboro. Per praktikaj agadoj, rektaj atestoj kaj komuna reflektado, ni povis pli profunde kompreni la kompleksecon de konfliktoj kaj la valoron de dialogo kiel ilo por paco. Ĝi estis valora okazo por konstrui retojn, akiri novajn kapablojn kaj fortigi nian engaĝiĝon por pli inkluziva kaj kunlabora Eŭropo.
El strikte persona perspektivo, mi ankaŭ devas mencii, ke ĉi tiu estis mia unua Esperanto-seminario; mi trovis la nivelon de intereso kaj scio de miaj kolegoj pri ĉi tiu temo vere admirinda, kaj tio kuraĝigis min provi lerni kiel eble plej multe dum ĉi tiu semajno, kiu estis tre intensa sed profunde interesa. Krome, mi sentis min privilegiita povi kundividi ĉi tiun sperton. Kipro lasis min kun forta deziro pliprofundiĝi en ĝian kulturan diversecon, kun ĉiuj ĝiaj kontraŭdiroj, sed ĉefe, kun forta deziro reveni.
Kjara (Chiara Giommetti)
TEJO-volontulo
Fonto: https://www.tejo.org/junuloj-por-europo-tejo-seminario-en-kipro-2025/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Junuloj por Eŭropo: TEJO-seminario en Kipro appeared first on La Ondo de Esperanto.



