PRINTEMPE 2026″ Ĝuu la printempon dum Pasko en Wiesbaden

Ĉu vi jam planas viajn paskajn tagojn? Ĉu vi ŝatos pasigi ilin en internacia renkontiĝo kaj ĝui Esperanto-etoson? PRINTEMPE 2026 invitas vin al Wiesbaden, ĉe la Rejno-valo, en la koro de Germanio de ĵaŭdo, la 2a, ĝis ĵaŭdo, la 9a de aprilo 2026 (Pasko estos en dimanĉo, 5a de aprilo).
PRINTEMPE estas la daŭriganto de PSI (Printempa Semajno Internacia), kiu ĉi-jare ne povos okazi. Por ke ni ĉiuj tamen povu ĝui belan paskan renkontiĝon ni interkonsente kun Germana Esperanto-Asocio kaj la ĝisnunaj PSI-organizantoj ofertas tiun ĉi renkontiĝon PRINTEMPE.
Aliĝu per la nunaj kotizoj ĝis la 26a de januaro ĉe https://esperanto.land/printempe/#alighilo
Kial veni?
Internacia etoso: Renkontu malnovajn kaj novajn amikojn el multaj landoj!
Kulturo kaj amuziĝo: Prelegoj, diskutrondoj, ludoj, muziko, konversacio – kaj babilado ĝis la noktomezo!
Promenoj kaj ekskursoj gvidos vin tra la urbo Wiesbaden kaj al apudaj celoj de la bela Rejn-valo.
Lernado de Esperanto: Kursoj por komencantoj kaj progresantoj.
Konvena loko: La renkontiĝo okazos en la junulargastejo de Wiesbaden, kun komfortaj ĉambroj. La afablaj kunlaborantoj de la domo jam gastigis plurajn belajn Esperanto-renkontiĝojn.
Facila alveno: Bone ligita per trajno, buso kaj aviadilo (proksime al Frankfurto ĉe Majno).
Pliaj informoj: https://esperanto.land/printempe/#printempe
Reta aliĝilo: https://esperanto.land/printempe/#alighilo
Lu Wunsch-Rolshoven
por la teamo de EsperantoLand
Foto: By Martin Kraft // photo.martinkraft.com, CC BY-SA 3.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=21796252
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post PRINTEMPE 2026″ Ĝuu la printempon dum Pasko en Wiesbaden appeared first on La Ondo de Esperanto.



