PMA

Julio Baghy naskiĝis antaŭ 135 jaroj

Julio BaghyAntaŭ 135 jaroj naskiĝis Gyula “Julio” Baghy (1891-1911-1967), hungara aktoro, reĝisoro, oficisto kaj esperantisto: instruisto, verkisto, aktoro kaj movadano; kunprezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo (1947-50), prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro (1955-60), prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio (1960-65); membro (1929-67) kaj vicprezidanto (1938-51) de la Akademio de Esperanto; kunredaktoro de “Literatura Mondo”; aŭtoro de “Preter la vivo” (1923), “Viktimoj” (1925), “Pilgrimo” (1926), “Dancu, marionetoj!” (1927), “Migranta plumo” (1929), “Hura!” (1930), “Printempo en la aŭtuno” (1931), “La vagabondo kantas” (1933), “Sur sanga tero ”(1933), “Verdaj Donkiĥotoj” (1933), “La teatra korbo” (1934), “La verda koro” (1937), “Sonĝe sub pomarbo” (1958), “Koloroj” (1960), “Ĉielarko” (1966) k. a.; honora membro de IEL-UEA (1937).

En nia retejo estas legeblaj kelkaj verkoj de Baghy kaj unu artikolo pri li. Relegu ilin okaze de la hodiaŭa jubileo.

Du poemoj: “Ĉe samovaro”, “Estas mi esperantisto” https://sezonoj.ru/2019/10/blk-6/
Kvar poemoj: la du supraj, “Ivaĉjo”, “Nur migri, ĉiam migri, migri for…” https://sezonoj.ru/2017/03/baghy-2/
Satira rakonto “La grupfeino” https://sezonoj.ru/2017/03/baghy-3/
Carlo Minnaja: “Julio Baghy, homo homa” (artikolo el la serio “Nia trezoro”) https://sezonoj.ru/2012/02/trezoro208/

Legu pli pri Baghy en la enciklopedio “Nia Diligenta Kolegaro”, p. 19-20.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/01/baghy-6/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Julio Baghy naskiĝis antaŭ 135 jaroj appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta