PMA

La 9a Afrika Kongreso de Esperanto okazos post unu jaro en Togolando

Afrika

Afrika Komisiono en kunlaboro kun la Estraro de UEA havas la plezuron anonci oficiale, ke Togolando estas selektita por gastigi la 9an Afrikan Kongreson de Esperanto (AKE). Ĉi tiu tutkontinenta evento okazos en Kpalime, la kvara plej granda urbo en Togolando kaj la ĉefa turisma centro de la montara regiono, de la 26a ĝis la 31a de decembro 2026.

Post senindulge severa traktado de la alvenintaj kandidatiĝoj de Kenjo kaj Togolando, la invito de Togolando aperis kiel la evidenta elekto. Lando de renkonto, paco kaj kultura dinamismo, Togolando enkarnigas la idealojn de nia movado. Ĉi tiu kongreso okazos sub la inspira temo: “Esperanto: lingva ponto por senlima Afriko”.

En la kunteksto de kreskanta interkontinenta integriĝo, la 9a AKE celas montri kiel Esperanto povas servi kiel levilo por tutafrika unueco. Togolando havas relative viglan Esperanto-komunumon kaj admiran tradicion de gastamo. Elekti Togolandon signifas elekti konstrui solidan ponton inter afrikaj kulturoj.

La kongreso ne nur estos forumo por intelekta kaj lingva diskutoj. La partoprenantoj el la tuta mondo havos la okazon ne nur partopreni en laborkunsidoj pri interafrika kunlaborado kaj lingva neŭtraleco, sed ankaŭ malkovri la riĉajn turismajn allogaĵojn de Togolando, de la montaro ĝis la trankvilaj bordoj de la lago Togo, sen forgesi la belajn sablajn plaĝojn ĉe la oceano. Krome, ili ankaŭ havos okazon festi la alvenon de 2027 per neforgesebla vespero en plurlandeca etoso.

La Kongresa Organiza Komitato (KOK) invitas Esperanto-parolantojn el Afriko kaj ĉiuj kontinentoj jam noti la datojn en siaj agendoj. La 9a AKE estos grava publika elpaŝo al la pliigo de la prestiĝo de la internacia lingvo en Afriko kaj la plifortigo de ne nur sud-sudaj kunlaboraj retoj, sed ankaŭ de la tutmondaj.

Detaloj pri partoprenkotizoj, loĝeblecoj, dumkongresaj ekskursoj, antaŭ-, postkongresoj kaj la aliĝilo baldaŭ estos haveblaj ĉe esperanto-afriko.org kaj tra diversaj komunik-listoj de la Afrika Komisiono de UEA.

La Afrika Kongreso de Esperanto estas la plej granda internacia Esperanto-renkontiĝo en Afriko, kutime kun cento da aliĝantoj el dudeko da landoj tra la mondo. Ĝi disvolviĝas sub la aŭspicio de UEA kunlabore inter la kontinenta komisiono. Entute jam okazis ok AKE: du en Benino, du en Tanzanio, po unu en Ganao, Senegalo, Burundo kaj Togolando. La 9a Afrika Kongreso de Esperanto estos la dua en Togolando post la unua en la jarŝanĝo 1990-91.

Fonto: https://mallonge.net/afrika9

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La 9a Afrika Kongreso de Esperanto okazos post unu jaro en Togolando appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta