PMA

2200 tagoj da ĉiutaga informado

2200La oka de januaro estis la 2200a tago ekde la 1a de januaro 2020, kiam komenciĝis senprecedenca informserio: jam dum 2200 tagoj en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Ni memorigas, ke ĉi tiu novaĵretejo estis lanĉita antaŭ 15 jaroj, la 2an de septembro 2010, kiel “La Balta Ondo”. Ekde tiam en ĝi aperis 4253 tekstoj. Ilin garnas pli ol kvin mil (5512) ilustraĵoj.

Laŭ nia vizitkalkulilo, instalita komence de 2020, la plej ofte vizitita afiŝo (9 mil 333 vizitoj) estas la artikolo de la ĉefredaktoro de “La Ondo de Esperanto” pri la Ruslanda censo, verkita en decembro 2011. Ĝi estas la sola teksto vizitita pli ol naŭ mil fojojn. En la dua loko estas la Korĵenkova artikolo pri la Unua Libro de Zamenhof (6.418); ĝin sekvas la diskutartikolo “Granda skismo en Esperantujo” (6.341) de la Tjumena ĵurnalisto Stanislav Belov.
Entute, dum la lastaj 2200 tagoj jam 14 artikoloj estas legitaj pli ol 4000 fojojn, el kiuj 10 artikoloj (nur kvin antaŭ cent tagoj) legiĝis pli ol 5000 fojojn. Cetere, antaŭ 1200 tagoj, je la “Miltagiĝo” de nia ĉiutaga informado, nur tri tekstoj superis la nombron tri mil (https://sezonoj.ru/2022/09/ondo-103/).

Vidu la liston de la dek kvin plej popularaj tekstoj en nia retejo.

9.333. Korĵenkov A.: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
6.418. Korĵenkov A.: La Unua Libro
6.341. Belov S.: Granda skismo en Esperantujo
6.273. Korĵenkov A.: Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…
6.082. Korĵenkov A.: Ĉu la lasta ARKONES
5.989. Etsuo Miyoshi: Politikistoj de EU kaj Esperanto
5.150. Gorecka H., Korĵenkov A.: Sen Rodin sekvis sian edzinon
5.079. Szilvási L.: Oni haltigos la Esperanto-ekzamenojn en Hungario
5.041. Gorecka H., Korĵenkov A.: Júlia Sigmond forpasis
5.028. Korĵenkov A.: Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof
4.869. Korĵenkov A.: Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
4.632. BET-59: La unua informilo
4.170. Belov S.: La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso
4.088. La 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
3.947. Martorell F.: Katastrofo ĉe Vinilkosmo

Dum la cent pasintaj tagoj neniu nova artikolo aperis en la plejlisto. Plej multe progresis la artikolo de Szilvási László pri la haltigo de la oficialaj Esperanto-ekzamenoj en Hungario: de la 12a loko ĝi saltis al la 8a. Cetere, en la listo estas neniu artikolo pri okazinta Esperanto-renkontiĝo, sed estas tri artikoloj pri okazontaĵoj (du BEToj kaj unu ArKonEs); enestas neniu beletraĵo kaj nur unu teksto pri temo nerilata al Esperanto (eseo de Belov pri la koronvirusa pandemio).

“La Ondo de Esperanto” ekde la 2020a jaro aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa (120-140 paĝoj) trimonata bitgazeto en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la novaĵretejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la gazeto.

“La Ondon” pretigas en Kaliningrado Halina Gorecka (eldonanto) kaj Aleksander Korĵenkov (redaktoro).
Malkiel la novaĵretejo, kiu estas libere kaj senpage legebla de ĉiu deziranto, la gazeton ricevas nur tiuj, kiuj abonas ĝin. Ekde la enkonduko de la bitversio en 2007 (tiam nur pdf, nun pdf kaj epub) la baza abontarifo (15 eŭroj) ne ŝanĝiĝas dum 19 jaroj kaj validas ankaŭ por la 2026a jaro.

Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Ĝis nun neniu esperantista asocio, instanco aŭ fondaĵo subtenis la solan ĉiutage renovigatan Esperantan novaĵretejon. Ĝia funkciado dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj abonas la ĉiusezonan gazeton “La Ondo de Esperanto”. Se vi ne abonas ĝin, sed deziras helpi la novaĵretejon, abonu ĝin aŭ abonigu via(j)n amiko(j)n por 2026.

Dankon pro via helpo!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

3.751. Belov S.: La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso

The post 2200 tagoj da ĉiutaga informado appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta