PMA

SAT kondamnas la Usonan invadon al Venezuelo

SATLa 3an de januaro 2026 Usono bombardis Karakason, la ĉefurbon de Venezuelo, mortigante kaj vundante homojn kaj kidnapante prezidanton Nicolás Maduro kaj lian edzinon. Ĉi tio estas krima ago, kiu rekte malobservas internacian juron, inkluzive de Artikolo 2, Paragrafo 4 de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kiu malpermesas la uzon de forto [1]. Alivorte, Usono invadis suverenan ŝtaton Venezuelo malobee al internacia juro, uzurpis ĝian politikan sendependecon, kaj neglektis la rajton de ĝia popolo je memdetermino.

Ĉio ĉi okazas kadre de la strategio, ĵus priskribita en la “dokumento pri nacia sekureco”, kiu esprimas la rajton de Usono transpreni la tutan amerikan kontinenton laŭ la renovigita Doktrino Monroe: ĉiuj riĉaĵoj kaj geostrategiaj avantaĝoj de la aliaj landoj de Ameriko devas esti ekspluatataj de grandaj usonaj kompanioj kaj necesas malhelpi aliajn agantojn, kiel Ĉinio, interveni.

La Trump-registaro malvere asertis, ke ĝi faras militon kontraŭ drogoj kaj restarigas demokration en Venezuelo, sed ĝia vera celo estas establi usonan kontrolon super la naftoresursoj de Venezuelo kaj instali marionetan registaron, kiu servas usonajn interesojn. Kvankam la Maduro-registaro montris nedemokratian konduton dum sia 12-jara oficperiodo, restarigi demokration en Venezuelo estas la respondeco de la venezuela popolo. Usona provo solvi ĉi tiun problemon per armita milito estas klara atenco al la rajto de memdetermino de la venezuela popolo. Tial, Usono devas tuj ĉesigi sian agresan invadon kaj militan agadon kaj pardonpeti al la venezuela popolo.

Plue, ni apelacias al la konscienco de la tuta homaro por agi por fini la daŭrantan masakron al palestinanoj fare de Netanjahu, la malamikecajn mortigojn en Ukrainio kaj Rusio, kaj la mortigojn kaj perforton en la Demokratia Respubliko Kongo, kaj aliaj mondopartoj.

La Plenum-Komitato de SAT agados kun ĉiuj siaj membroj solidarante kun laboristoj kaj homoj tra la mondo, kontraŭstarante militon kaj alvokante al paca monda ordo.

2026.01.04.

Plenum-Komitato
de Sennacieca Asocio Tutmonda

Noto: ĈARTO DE UNUIĜINTAJ NACIOJ: Artikolo 2-4. Ĉiuj Membroj devas sin deteni en siaj internaciaj rilatoj de minaco aŭ uzo de forto kontraŭ la teritoria integreco aŭ politika sendependeco de iu ajn ŝtato, aŭ en iu ajn alia maniero malkongrua kun la Celoj de Unuiĝintaj Nacioj.

Fonto: https://satesperanto.org/spip.php?article5664

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post SAT kondamnas la Usonan invadon al Venezuelo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta