PMA

Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2026

januero

3. Antaŭ 80 jaroj mortis Jean Borel (1868-1901-1946), svisa ĵurnalisto, eldonisto, volapukisto kaj esperantisto, dum pli ol 40 jaroj loĝinta en Berlino; kunfondinto (1902) kaj vicprezidanto (1902-03) de Svisa Esperanto-Societo, de la eldonejo Esperanto-Verlag Möller & Borel (1903; de 1912 Ader & Borel, de 1923 Ellersiek & Borel) kaj de la gazeto “Esperantistische Mitteilungen” (1904; de 1905 “Germana Esperantisto”) kiun li redaktis dum 1904-10; defonda membro de la Lingva Komitato (1905-14); aŭtoro de popularaj lerniloj, tradukinto de “Mateo Falcone. Kaj aliaj rakontoj” de P. Mérimée (1926), kiu aperis inter tridek libroj en la serio “Esperanta Biblioteko Internacia” fondita de li en 1909.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 41-42.

6. Antaŭ 110 jaroj mortis Harold Bolingbroke Mudie (1880-1902-1916), angla borsisto kaj esperantisto, fondinto kaj redaktoro de “The Esperantist” (1903-05), vicprezidanto (1908-12) kaj prezidanto (1912-16) de BEA, unu el la tri ĉeforganizantoj de la 3a UK (Kembriĝo, 1907), kunfondinto de UEA (1908) kaj ĝia unua prezidanto ĝis sia morto.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 207-209.

13. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Gyula “Julio” Baghy (1891-1911-1967), hungara aktoro, reĝisoro, oficisto kaj esperantisto: instruisto, verkisto, aktoro kaj movadano; kunprezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo (1947-50), prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro (1955-60), prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio (1960-65); membro de la Lingva Komitato (1924-48), membro (1929-67) kaj vicprezidanto (1938-51) de la Akademio de Esperanto; kunredaktoro de “Literatura Mondo”; aŭtoro de “Preter la vivo” (1923), “Viktimoj” (1925), “Pilgrimo” (1926), “Dancu, marionetoj!” (1927), “Migranta plumo” (1929), “Hura!” (1930), “Printempo en la aŭtuno” (1931), “La vagabondo kantas” (1933), “Sur sanga tero ”(1933), “Verdaj Donkiĥotoj” (1933), “La teatra korbo” (1934), “La verda koro” (1937), “Sonĝe sub pomarbo” (1958), “Koloroj” (1960), “Ĉielarko” (1966) k. a.; honora membro de IEL-UEA (1937).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 19-20.

14. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Sergej Grigorjeviĉ Rublov (Рублёв, 1901-1919-1979), rusa sovetunia inĝeniero pri kemio kaj esperantisto, membro de la Lingva Komitato (1929-38), aŭtoro de kelkaj Esperanto-lerniloj, tradukinto de pluraj rusaj literaturaĵoj, inkluzive de la libroforme eldonitaj poeziaĵoj de I. Krylov (1979) kaj A. Puŝkin (2002).

16. Antaŭ 50 jaroj mortis Hu Yuzhi (1896-1913-1986), ĉina redaktoro, eldonisto, tradukisto kaj kulturaganto (direktoro de instituto pri eksterlandaj aferoj, direktoro de la ŝtata informa kaj eldona administracio, vicministro pri kulturo, vicprezidanto de la komitato pri reformado de la ĉina skribo, deputito kaj vicprezidanto de la Konstanta komitato (la supera organo) de la Ĉina Popola Kongreso (la ĉina parlamento), prezidanto de CK de la Ĉina Demokratia Ligo k. a.), kaj esperantisto konata en Esperanto kiel Hujucz; kunfondinto de Ŝanhaja Esperanto-Asocio (1919) kaj de ties revuo, disvastiganto de Esperanto (precipe en gazetoj kiujn li redaktis), iniciatinto de la restarigo de la Esperanto-movado en Popola Ĉinio, kunfondinto kaj la unua prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo (1951-86), membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1984); en 1991 aperis la ĉinlingva kolekto “Verkoj de Hujusz pri Esperanto”.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 130-132.

30. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Leopoldo Henrique Knoedt (1921-1955-2000), brazila industriisto kaj esperantisto; Esperanto-instruisto, membro de la Akademio de Esperanto (1986-95); tradukinto de pluraj verkoj en Esperanton, i.a.: “Elektitaj Poemoj” de Castro Alves (1959), “La Luzidoj” de Camões (1980), “La Balado de Prizono Reding” de O. Wilde (1993), “Vivoj Sekaj” de G. Ramos (1997), “A Raça Menina” (portugaligo de “La Infana Raso” de W. Auld, 1992) k. a.; honora membro de UEA (1992).

31. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov (Хохлов, 1891-1905-1953), rusa sovetunia ekonomikisto kaj esperantisto, konata en Esperanto ankaŭ kiel Nikolao Hohlov; sekretario de la lingva komisiono de SEU, gvidanto de la Esperanto-sekcio de la sovetunia amikeca societo VOKS, membro de la Lingva Komitato (1929-38); aŭtoro de la populara poemaro “La tajdo” (1928), tradukinto de pluraj beletraj, politikaj kaj fakaj verkoj.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 133-134 kaj en la artikolo “Ĥoĥlov: Muzikon antaŭ ĉio” de Aleksander Korĵenkov https://sezonoj.ru/2021/02/hohlov-2/.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por januaro 2026, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la decembra (vintra) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №4 (326).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2026/01//

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta