PMA

Konferenco de la Akademio 2025

akademioKvinan fojon, okaze de la Zamenhof-festo, precize la 15an de decembro 2025 (la Tago de la Esperanta Libro), la Akademio de Esperanto invitis tutmondan publikon al Konferenco de la Akademio, en kiu akademianoj prezentis per Zoom siajn laborojn kaj la laboron de la Akademio kaj fine proklamis la Laŭron de la Akademio 2025. Prelegis kvin akademianoj, ĉeestis pli ol kvardek spektantoj.

Amri Wandel prezentis la tradukadon de dika libro pri astrobiologio, Vivo en la Kosmo, kiun post kvarjara verkado kune kun biologo li publikigis anglalingve (“Life in space”) ĉi-septembre. Post multjara redaktado de la IKU-libro kaj verkado de pluraj libroj (“La Kosmo kaj ni”, …) pri astronomio kaj astrofiziko, li frontas novajn terminologiajn problemojn (vivo-zono…) en tradukado de tiu kompleta lernolibro pri nova fako. Sekvis demandoj ekzemple pri la diferenco inter biologia-signo kaj viv-signo.

Bertilo Wennergren montris al ni la testo-version de la venonta PIV. Ekde 2020, li gvidas la teamon, kiu profunde revizias tiun Plenan Ilustritan Vortaron per reta sistemo, kiun li evoluigas. La testo-versio testo.vortaro.net, ekde nun alirebla de la publiko, prezentiĝas pli klare, kun ligiloj al la precizaj kuntekstoj de la ekzemploj el pli ol 600 fontoj, kaj ĝi rajtigas ĉiujn raporti pri restantaj problemoj. Ruth Kevess-Cohen, membro de la teamo, prirespondis plurajn demandojn interalie pri la dato de la presota versio, eble 2030.

François Lo Jacomo priskribis la voĉdon-sistemon de la Akademio. Estas matematike pruvite, ke ne povas ekzisti plej bona voĉdonsistemo, kaj pluraj malsamaj voĉdonsistemoj estas efektive uzataj tra la mondo. En la Akademio gravas la du-triona plimulto kaj kiel kvorumo kaj kiel rezulto, interalie por oficialaj aldonoj al la universala vortaro. Kaj por voĉdoni inter pluraj ebloj la Akademio uzas la metodon de Kondorceto: voĉdonon per prefer-ordo de ĉiuj ebloj.

Jesper Jacobsen prelegis pri la premio Ampère de la franca Akademio pri sciencoj, kiun li ricevis la 28an de oktobro 2025. En Francio ekzistas kvin akademioj fonditaj de Colbert en 1666, kiuj interalie aljuĝas premiojn. Jesper Jacobsen pristudas statistikan fizikon, geometriajn modelojn de magnetaj materialoj. Studante fraktalan promenadon en ebeno hazarde tegita de etaj sesanguloj, li determinis la konstantojn de la statistika modelo. Kiam la ebeno iĝas duone tegita, subite la dudimensia perkolo laŭ tiuj sesanguloj pleniĝas.

Edmund Grimley Evans, memoriginte la historion kaj la regularon de la premioj aljuĝitaj de la Akademio de Esperanto, proklamis la ĉi-jaran laŭron de la Akademio: el 16 kandidataj libroj, la sephoma juĝkomisiono premiis poezian verkon aperintan en 2024: “Ek sor!” de Evgenij Georgiev. Ĝi konsistas el 105 sonetoj (7 sonet-kronoj) en klasika stilo. 38-jara inĝeniero kaj tradukisto loĝanta en Kazaĥio, Evgenij Georgiev estis jam plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA.

En la retejo de la Akademio, akademio-de-esperanto.org/, eblas spekti ĉiujn prelegojn de la Konferenco de la Akademio kaj legi pli detalan priskribon de la laŭro de la Akademio kaj de ties aŭtoro.

François Lo Jacomo

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №4 (326).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/12/akademio-35/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Konferenco de la Akademio 2025 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta