Nova plano difinas strategiajn celojn de UEA
Ofta eraro en la historio de la laborprogramoj kaj strategiaj planoj de UEA estas la emo inkluzivi ĉion kion oni faras en la asocio. Tion skribas la prezidanto de UEA, Fernando Maia, en vidpunkta teksto verkita por Libera Folio. La nova plano kun la akronima titolo AKIRI klopodas eviti tion, difinante po tri strategiajn celojn en kvin agadkampoj.

Kalle Kniivilä invitis min komenti por Libera Folio pri la signifo de AKIRI – la nova strategia plano de UEA por la periodo 2025–2030. Ĝi estis prezentita al la Komitato de UEA per referenca dokumento, publike konsultebla. Membroj povis informiĝi ankaŭ per la novembra numero de Esperanto, kaj AKIRI eniris la tagordon de kunsido de la Komitato de la 29-a de novembro 2025, kiam okazos formala aprobo.
Prezenti strategion ja estis tasko donita al la novelektita Estraro. Mi kiel nova prezidanto fariĝis ĉefrespondeca – sed bonŝance ne devis komenci de nulo. AKIRI estas akronimo por la kvin strategiaj kampoj de UEA: Administrado, Kunlaborado, Informado, Rilatoj kaj Instruado. Tio spegulas la laboron de Duncan Charters, kiu en la antaŭa mandato funkciigis la strategion KIRI.
Duncan faris grandiozan laboron, ofte maljuste nerekonatan: li ne nur analizis la antaŭan planon de Mark Fettes, sed ankaŭ kolektis la ideojn de la komunumo tra la mondo, per partopreno en eventoj, retkunsidoj kaj enketiloj. Ĉion li resumis sub la nomo KIRI, klarigante pri tio per pluraj artikoloj en la revuo Esperanto.
Al mi tamen ne restis nur aldoni la literon ”A” . Mankis al KIRI prezento en memstara formo, kun elementoj, kiuj donu konturojn al la strategio, por pli klara kompreno. Tion sopiris Duncan mem, kaj la tasko finfasoni la strategion fariĝis oportuna okazo por organizi la ideojn, nome pri kio UEA talentas, por kio ĝi ekzistas, kion ĝi celas, kion ĝi esperas, kio por ĝi valoras kaj kiel ĝi laboru. Ankaŭ pri tio mi ne devis ”inventi la radon”, sed ĉerpi el konkretaj referencoj.
La talentojn de UEA mi difinis per analizo de nia preskaŭ 120-jara historio. Ili estas kunligi, reprezenti kaj servi – kaj konscio pri ili gvidis la poluron de la aliaj elementoj de AKIRI.
La misio kaj vizio de UEA kiel difinitaj en AKIRI devus esti evidentaj por esperantistoj, ĉar ili baziĝas sur la Statuto kaj la ideoj de Zamenhof kaj Hodler. Tamen ili gravas ĉefe por komuniki al la ekstera mondo: dum nia vasta laboro pri eksteraj rilatoj ni ofte konstatis mankon de kompreno – aŭ ĉeeston de miskomprenoj – pri tio: por kio UEA ekzistas kaj kion ĝi celas.
Ĝuste tion klarigas la misio kaj vizio. Ni cetere planas prepari nacilingvajn versiojn de tiuj tekstoj. Mencioj pri multlingvismo kaj poliglotismo, kiuj speciale celas la sferojn de UN kaj EU, montras, ke la movado por neŭtrala lingvo ne kontraŭas lingvan diversecon, sed efektive subtenas ĝin.
La valoroj de UEA komplementas la komunikon al la neesperantista publiko, sed ili ja celas ĉefe influi la internan komunumon. Kvankam ili povus ŝajni evidentaj, ili estas necesa reaserto: memorigo pri tio, kion ni valorigu, kie ni investu nian energion kaj kiel ni nutru komunuman kulturon kongruan kun la strategio. Strategio ne realiĝos, se la reganta kulturo estas alia.

Ofta eraro – aparte en la historio de la laborprogramoj kaj strategiaj planoj de UEA – estas la emo inkluzivi ĉion, kion oni faras en la Asocio. AKIRI tamen faras diferencon inter rutino kaj strategio. Tiel por ĉiu el la kvin kampoj de AKIRI estis difinitaj po tri strategiaj celoj, kio indikas la 15 absolutajn prioritatojn de UEA por la periodo.
Ili ne estis elpensitaj de nulo, sed forte referencis al la konkludoj de la komitataj forumoj en Brno – do forte spegulas la dezirojn de la Komitato de UEA. Kaj por konkretigi ilin estas proponate funkciigi strategiajn programojn, kiuj akcelu kaj kombinu agadojn por pli da efikeco kaj sinergio.
Por finfasoni AKIRI mi konsideris ne nur la laboron de Duncan (kaj Mark), sed esploris ankaŭ pri pasintaj planoj kiel tiuj de Ivo Lapena de 1955 kaj 1974. Estas interese noti, ke en la praktiko la diversaj planoj iel havas similan esencon, kompreneble diferenciĝante laŭ detaloj, tipaj de siaj tempoj. Bedaŭrinde simileco ŝajne ankaŭ estas en la manko de pli evidentaj metodoj por difino de celoj kaj ŝlosilaj rezultoj kaj identigo de realigrimedoj, riskoj, alternativoj kaj mezureblaj elementoj, kiuj rolu kiel indikiloj de la progreso.
Pro tio, por AKIRI mi decidis apliki ĉefe la metodon OKR (el la angla Objectives and Key Results, laŭlitere ”celoj kaj ŝlosilaj rezultoj” – kion mi adaptis al ”celoj kaj konkretaj rezultoj”) kaj la nocion KPI (Key Performance Indicator, ”ŝlosila plenum-indikilo” – kion mi adaptis al ”kerna progres-indikilo”). Ĉio povas soni tre merkatece, sed tio vere portas valoron al la mastrumado de la agadoj. Kaj ili ne tedos la ĝeneralan publikon, sed aperos pli en la interna laboro.
Kompreneble tio ĉio sola neniel estas garantio de sukceso. Efektivigo de la strategio daŭre estos vera defio kaj forte dependos de la kapablo de UEA mobilizi la komunumon. Mi provis kombini en AKIRI filozofion kaj praktikon. Mi insistas, ke nia komunumo havu konscion pri la potenco de nia espero kaj de nia aktivismo por la mondo. Samtempe ni estu realismaj pri tio, kion eblas atingi en la mallonga daŭro. Tial AKIRI antaŭvidas revizion ĉiujare, kun difino de prioritatoj por ĉiu funkci-jaro.
AKIRI kalkulas je kolektiva agado. Efektive mi ne intencas investadi (nek investigi) multe da tempo por diskutoj pri la strategio. Ĝi estis prezentita tiel, ke ĝi povu esti relative akceptebla kaj utili kiel bazo por agado kaj agigo. Diskonigo de la strategio ne devos longe daŭri, por ke la fokuso estu sur farado.
Tial mi dankas al Libera Folio por la spaco donita por komentario pri AKIRI. En tiu komentario mi celis ne ripeti tion, kio jam legeblas en la referenca dokumento aŭ en Esperanto. Esperinde la publiko ilin legos – kaj la ĉi-tieaj informoj interesos kaj aldonos ion novan. Kaj des pli esperinde niaj agadoj sukcesos speguli kaj konkretigi – realigi – tiun strategion: favore plene al tio, kion ni deziras akiri kiel Esperanto-movado.
Fernando Maia Jr.


