Lingva Konsultejo: Prononco de diversaj morfemkombinoj
DEMANDO
En ĉinaj Esperantaj kursoj mi lernis jenajn regulojn pri la prononco de ne-nur-radikaj vortoj:
1. Oni aparte prononcu vortojn de prefikso+radiko, ekz. oni prononcu vorton ĉefurbo kiel ĉef-urbo, sed ne ĉe-fur-bo; malamiko kiel mal-a-mi-ko, sed ne ma-la-mi-ko.
2. Oni aparte prononcu vortojn de radiko+radiko, ekz. oni prononcu vorton belarto kiel bel-ar-to, sed ne be-lar-to; batalarto kiel ba-tal-ar-to, sed ne ba-ta-lar-to.
3. Oni kune prononcu vortojn de radiko+sufikso, ekz. oni prononcu vorton lernanto kiel ler-nan-to, sed ne lern-an-to; kuracisto kiel ku-ra-ci-sto, sed ne ku-rac-isto; naŭa kiel na-ŭa, sed ne naŭ-a.
Nun mi konsultas:
1. Ĉu tiuj reguloj estas ĝustaj?
2. En la 16 reguloj ne estas tiuj reguloj. Do kiam oni ekaplikis tiujn regulojn?
3. Kial oni aparte prononcas vortojn de prefikso+radiko kaj radiko+radiko, sed nur kune legas vortojn de radiko+sufikso?
RESPONDO
Ĝenerale oni ne aŭdas la limojn inter la konsistigaj partoj de Esperanta vorto: En normala elparolo, ekzemple, ne eblas percepti diferencon inter «sen-tema» kaj «sent-ema», nek inter «sen-data» kaj «send-ata». Tio konformas ankaŭ al paragrafo 9 de la Fundamenta Gramatiko, laŭ kiu «ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita».
En okazo de bezono (ekz. kiam estas danĝero de miskompreno) oni povas apartige prononci – do enŝovante mallongegan paŭzon aŭ alie signalante silablimon – laŭ la morfemaj limoj: «sen.tema» – «sent.ema», sed tio estas escepto.
La “reguloj” 1 kaj 2, kiuj ne devenas el la Fundamento, postulas tiun apartigon por ĉiuj ne-sufiksaj morfemoj.
Se tio helpas al komencantoj pli bone kompreni la strukturon de Esperantaj vortoj kaj elparoli ilin, tiam oni ne povas kritiki tion, ĉar ne estas malpermesite prononci pli klare ol necese. Ni tamen atentigas, ke, unue, la realo estas pli malsimpla, ol esprimas tiuj reguloj (ĉar la distingo inter radikoj kaj afiksoj ne estas tiel klara en ĉiuj okazoj), kaj ke, due, ne estas realisme en flua parolo plu produkti kaj percepti silablimojn. Kaj estus malĝuste postuli apartigan elparolon; tial oni ne parolu pri “reguloj”, sed eble pri “konsiloj”.
Nur la 3a regulo ŝajnas al ni regulo en strikta senco, t. e. obeenda: Paragrafoj 2 kaj 3 de la Fundamenta Ekzercaro donas kelkajn ekzemplojn, kiuj ŝajnas instrui, ke sufiksoj ne estu elparolataj aparte: “pa-cú-lo, bo-ná-ĵo, ju-ris-to” k.t.p. Tial, eĉ se oni pro klareco aŭ pedagogia celo preferas apartige elparoli kunmetaĵojn, oni ne faru tiel kun sufiksoj krom en okazo de bezono, kiel dirite supre.
Kiel skizas la artikolo “Silabo kaj silabado” de Marc Bavant (https://lingvakritiko.com/2006/12/20/silabo-kaj-silabado/ aŭ https://studoj.mbavant.site/studoj/silab.pdf – ĉapitro 2), pluraj, parte aŭtoritataj kaj jam fruaj priskriboj de la lingvo instruas dividon laŭ ne-sufiksaj radikoj, do ne laŭ silaboj. Sed la verkoj estas parte inter si kontraŭdiraj kaj antaŭ ĉio ne povas nomi normajn fontojn (ekster la menciitaj Fundamentaj ekzemploj), tial iliajn regulojn ni ne opinias konvinkaj, precipe ĉar ili kontraŭdiras la sperton de la internacia praktikado.
Resume: Oni ĉiam povas elparoli Esperantajn vortojn, kiel ili estas skribitaj, sen atento pri la morfema analizo. Se pro pedagogiaj kaŭzoj oni volas apartigi kunmetaĵojn laŭ (specifaj) morfemoj, tiam tio ne estas malĝusta, sed progresintaj parolantoj faras tion nur en okazo de bezono.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch
Cyril Robert Brosch
Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
La 4an de decembro 2025
Fonto: https://www.akademio-de-esperanto.org/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Lingva Konsultejo: Prononco de diversaj morfemkombinoj appeared first on La Ondo de Esperanto.



