Nova ĝardeno en nova platformo!
“Vojaĝo” estas bando de kvar muzikistoj el Tuluzo, en sudokcidenta Francio. Gilles Bénard (klavaroj) kaj Jean-Claude Patalano (saksofono), kiuj ludas kune ekde la mezlernejo, kreis “Vojaĝon” en 2015.
La 12an de decembro 2025 “Vojaĝo” kunlabore kun la kantistino Galiss’ publikigis la albumeton “La nova ĝardeno”, kiu montras ĉiujn influojn de la grupo: triphopo, mondĵazo, ĵazo, kaj pli. Per ĉi tiu albumeto, la grupo konfirmas sian originalecon per tre personaj muzikaj kreaĵoj kaj trafaj kantotekstoj.
“Vojaĝo” estas grupo dediĉita al mediprotektado kaj al la antaŭenigo de amikeco inter popoloj. Tial ĝi uzas esperanton, la egalecan lingvon, kiu donas al ĝi internacian publikon. En sia nova albumeto “La nova ĝardeno”, konsistanta el kvin trakoj, “Vojaĝo” aplikas sian karakterizan miksaĵon de triphopo, ĵazo, mondmuziko, kaj eĉ franca popolmuziko, celante krei energian, originalan, optimisman, kaj kompreneman produkton.
La artistpaĝo de la grupo estas ĉi tie.
Malkovru ĉi tiun bitalbumeton elŝuteblan ĉe Vinilkosmo kaj ĉe ĉiuj gravaj elsendflu-platformoj.
Ni invitas vin malkovri la kulminon de pli ol jaro da laboro per la lanĉo de la nova muzika platformo de Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo.com/eo.
Pli uzant-amika, intuicia, kaj adaptema, la restrukturita retejo espereble provizos pli kontentigan sperton ol la malnova, kiu fariĝis malmoderna. Sentu vin libera esplori la novan platformon, komencante per la nova eldono de la esperantlingva bitalbumeto “La nova ĝardeno”.
Jen rapida superrigardo de ĝia enhavo kaj la facila maniero aliri ĝin:
https://youtu.be/nLAnwM6HuLQ
Flo Martorell
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/12/muziko-60/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Nova ĝardeno en nova platformo! appeared first on La Ondo de Esperanto.



