PMA

Dmitrij Cibulevskij forpasis

La 17an de septembro 2025 forpasis

Dmitrij Miĥajloviĉ Cibulevskij (1946-2025)

Cibulevskij

sovetunia kaj ukrainia inĝeniero pri konstruado, faklerneja instruisto, amatora biciklisto kaj esperantisto (ekde 1963); komitatano de Sovetia Esperantista Junulara Movado (1973-79), estrarano (1979-89) kaj prezidiano (1983-89) de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE), estrarano kaj prezidiano de Ukrainia respublika filio de ASE (1980-89), prezidiano de Ukraina Esperanto-Asocio (1989-92).

Li verkis en Esperanto du libretojn kun prozaĵoj kaj poeziaĵoj originale verkitaj kaj tradukitaj (“Literaturaj provoj”, 1999; “Literaturaj provoj – 2”, 2001), kelkajn primovadajn librojn (SEJM. Historia skizo, 1994; “Kurta historio de E-movado en Ĥarkiv”, 1999); “ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj). Historiaj notoj”, 2000; “Enciklopedio de historio de la E-movado en USSR”, 2002); “UkrEA. Jaro post jaro”, 2007); kaj kelkajn vojaĝlibrojn.

Ni kondolencas al liaj familianoj, amikoj kaj samideanoj de Dmitrij Cibulevskij.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/09/cibulevskij/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Dmitrij Cibulevskij forpasis appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta