La 82a IJK okazos venontjare en Tiana, Katalunio

TEJO ricevis inviton de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) por okazigi la 82an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en Katalunio venontjare. La venonta IJK okazos de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2026, en kongresejo apartenanta al la urbeto Tiana, tre proksima al la ĉefurbo de Katalunio, Barcelono.
Tiana, kies nomo devenas de la latina persona nomo Titius, situas inter la Mediteranea maro kaj la ĉemara montaro, en la kataluna regioneto Maresme. Tiuj montoj, kiuj estis iam loĝataj de la iberoj — unu el la indiĝenaj popoloj de Iberio— estas nuntempe la naturparko Serralada de Marina, en kiu troviĝas la kongresejo de IJK: la gastejo La Conreria.
La Conreria disponigos al la partoprenantoj de IJK larĝajn eksterajn spacojn, naĝejon, teatrejon, sportejon, belajn vidaĵojn de la Mediteraneo kaj naturan ĉirkaŭaĵon en kiu eblos promeni. Proksime al Tiana troviĝas ĉemaraj vilaĝoj kaj urboj kiel Montgat, Mataró aŭ Badalona, kaj dek kilometrojn sude etendiĝas Barcelono. Barcelono estas bela kaj vigla urbo inter maro kaj montoj, kun riĉa historio, kulturo kaj arkitekturo. Multaj famaj kaj okulfrapaj konstruaĵoj sur la stratoj de Barcelono, kiel Sagrada Família, Casa Batlló aŭ La Pedrera, estas ornamitaj per la bunta mozaika stilo trencadís”, kiu inspiris la emblemon de la IJK. Tiujn konstruaĵojn desegnis Antoni Gaudí, mondfama kataluna arkitekto, kaj en 2026 okazos la Jaro Antoni Gaudí okaze de la 100-jariĝo de lia morto.
En Katalunio Esperanto floras, kaj la junuloj kreskigis de antaŭ kelkaj jaroj unu el la plej viglaj Esperanto-junularoj en Eŭropo. La movado plivigliĝis kun la okazigoj de RenKEJtiĝo, la ĉiujara renkontiĝo de KEJ, en kiuj ĉeestis ne nur lokaj aktivuloj, sed ankaŭ tiuj de apudaj landoj. En 2026 IJK estos unika oportuno por konigi la katalunan kulturon kaj la lokan Esperanto-movadon al junuloj de la tuta mondo, kun la celo plifortigi la movadon per interkulturaj ligoj de amikeco kaj kunlaboro.
IJK 2026 estos speciala ankaŭ pro unika sperto: la 12an de aŭgusto vespere oni povos spekti plenan suneklipson, kiu videblos preskaŭ nur en Iberio. Tian astronomian spektaklon oni jam en 1999 povis sperti dum la 55a IJK en Veszprém, Hungario, kaj venontjare ni havos novan oportunon en Tiana.
Rezervu la datojn kaj restu atenta pri novaĵoj, ĉar baldaŭ aperos la aliĝilo kaj aliaj informoj.
Fonto: https://www.tejo.org/ru/ijk-2026-katalunio/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La 82a IJK okazos venontjare en Tiana, Katalunio appeared first on La Ondo de Esperanto.



