PMA

TEJO preparas deklaron pri Palestino

Kataluna Esperanto-Asocio en aŭgusto diskonigis oficialan komunikon pri la situacio en Gazao. Dum la IJK en Indonezio multaj kongresanoj manifestaciis kontraŭ “genocido en Palestino” kaj alvokis al TEJO aliĝi al la kondamno. Nun TEJO starigis laborgrupon por verki propran deklaron.

TEJO planas deklaron subtene al Palestino.

Dum la Internacia Junulara Kongreso en Indonezio okazis duhora programero kun la nomo “Libera Palestino” kaj kandela manifestacio kun afiŝoj kontraŭ “Israela genocido”. La partoprenantoj verkis komunan alvokon al TEJO, kiu ĵus aperis en la komitata diskutejo de TEJO.

La deklaron subskribis kaj individuoj kaj organizaĵoj. Inter la subskribintaj organizaĵoj estas kvar landaj sekcioj de TEJO: Itala-Esperanto Junularo, Litova Esperantista Junulara Organizo, Kataluna Esperanto-Junularo, Pola Esperanto-Junularo kaj Indonezia Esperantista Junulara Organizo. Estas en la listo ankaŭ unu landa asocio de UEA: Itala Esperanto-Federacio.

La dokumento nomiĝas “Alvoko por Komuna Deklaro“, kaj ĝi argumentas por ke TEJO faru publikan deklaron por montri subtenon al la palestina popolo, sed ankaŭ por esprimi solidarecon al la israela popolo kaj ĉiuj judoj en la mondo, kiuj “suferas severajn diskriminaciojn pro la agoj de la israela registaro”.

Laŭ la teksto de la alvoko, la “homa tragedio de Palestino estas simbolo de tio, kion ni ne volas plu vidi en la mondo. Ĝi estas unu inter multaj kazoj de subpremado okazanta ĉirkaŭ ni. Ni staras klare kontraŭ ĉi tiu kaj ĉiuj aliaj formoj de subpremo.”

La subskribintoj argumentas, ke ĉar TEJO en februaro 2022 per oficiala deklaro klare esprimis solidarecon al la popolo de Ukrainio pro la agreso de Rusio, la asocio devus fari similan deklaron solidare al Palestino:

…tial ni, kiel membroj de TEJO kaj subskribintoj de tiu ĉi manifesto, esprimas nian desapontiĝon pro la malfruo prezenti oficialan kondamnon al la agoj de la israela registaro kaj solidarecon al Palestino, viktimo de ĉiutagaj masakroj kaj de milita strategio efektivigata kadre de pli vasta subprema plano.

En respondo nome de TEJO vicprezidanto Igor (Ikvero) Almeida esprimas la aprezon de la estraro pro la iniciato:

Ni la Estraro certe volas publike deklari nian solidarecon al la homoj, kiuj suferas pri la nuntempaj militoj kaj ni pardonpetas pro tio, ke ni sentigis nian Membraron ke ni troe prokrastas reagi al la situacio.

Sekve li anoncas la malfermon de laborgrupo por verki tian deklaron, kaj anoncas ke li mem gvidos la grupon. Li alvokas komitatanojn kaj aktivulojn de la landaj sekcioj aliĝi al la grupo.

Legu pli:

Deixe uma resposta