Iĝu faciliganto por seminario en Kipro

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Kipra Junulara Konsilio (CYC) organizas internacian seminarion “Junuloj por Eŭropo: Trejnigante la morgaŭajn packonstruantojn per enrigardoj en la pasintecon” en Pervolia kaj Nikosio, Kipro. En la seminario partoprenos 20 junuloj loĝantaj en la 46 membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo, kiuj diskutos kaj lernos pri temoj rilate al interkulturaj dialogoj kaj konfliktransformado. Pere de la seminario, kreota danke al la faciliganta teamo, la partoprenantoj havos la eblon:
- Kreskigi sian konscion pri la graveco koncerne al interkulturaj dialogoj kaj konfliktransformado per edukado pri homaj rajtoj;
- Enkondukigi la konceptojn de edukado pri Homaj Rajtoj, rajtbazita aliro kaj neformalaj edukadaj metodologioj por junuloj kiuj ne havis antaŭajn konojn pri ili;
- Interŝanĝi opiniojn, sciojn, kapablojn kaj bonajn praktikojn, certigante reciprokan lernadon inter la ĉeestantaj junuloj, kaj konante la socipolitikan situacion de la insulo per sia junularo;
- Kunplani kaj realigi porkonsciigan videon pri interkulturaj dialogoj el la Kipra socipolitika kunteksto per la kunlaborado kun kipraj junuloj;
- Instigi la partoprenontajn junulojn iĝi multoblantoj, tiel ke post la fino de la aranĝo, ili disvastigos la rezultojn en siaj lokaj komunumoj.
La seminario okazos de mardo, la 25an de novembro (alventago), ĝis lundo, la 1an de decembro (forirtago). La labortagoj de la seminario estas de la 26a ĝis la 30a de novembro 2025. La faciligantoj kaj partoprenontoj dum la seminariaj datoj loĝos en Pervolia, Kipro.
Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/faciliganto-kipro-2025/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Iĝu faciliganto por seminario en Kipro appeared first on La Ondo de Esperanto.



