Trump haltigas libropakaĵojn de UEA al Usono
La libroservo de UEA ne plu povas sendi pakaĵojn al Usono. Tio estas unu el la sekvoj de la kaosa doganpolitiko de Donald Trump. Usono unuflanke nuligis regulojn pri sendogana sendado de pakaĵoj ĝis certa valoro. Ĉar nun mankas ajnaj novaj reguloj, simple ne eblas sendi pakaĵojn el Eŭropo al Usono.

Dum preskaŭ du monatoj eŭropaj kaj alilandaj poŝt-entreprenoj atendis klarigojn pri la novaj doganreguloj, post kiam la usonaj aŭtoritatoj nuligis la antaŭan regulon, kiu permesis sendoganan sendon de varoj ĝis certa valoro. Tamen ne eblis ricevi informon pri tio, kiuj reguloj nun validos.
Ĉar ne eblas scii, kiu respondecos pri eventuala resendo de pakaĵoj, eŭropaj poŝt-entreprenoj ne plu akceptas pakaĵojn al Usono. Eblas sendi nur simplajn leterojn. Tio evidente influas ankaŭ esperantistojn. En la retejo de la libroservo de UEA aperis averto pri la temo:

Bedaŭre pro la postuloj de la Blanka Domo rilate importadon de varoj el EU en Usonon, momente ne eblas sendi pakaĵojn el Nederlando al Usono. Sekve ni ne plu akceptas mendojn sendendajn al Usono, ĝis la situacio solviĝos.
Ni demandis al Ionel Oneţ, la prizorganto de la libroservo de UEA, kian solvon oni povas atendi, sed laŭ li neniu scias ion ajn.
– Nek la nederlanda poŝto, nek la aliaj kurieroj kiujn ni uzas, povas doni al ni pli precizajn informojn. Ŝajne eĉ la usona dogano ne scias kiel trakti la ĥaoson kaŭzitan de Trump. Kiel la tuto evoluos, ne eblas diri nun.
– Certe, kiam la aferoj revenos al ia normalo (kio estas ”normala” nuntempe?) ni rekonsideros la aferon. Mi nur timas ke niaj klientoj en Usono devos pagi pli ol nun, ĉar por Trump kaj lia koterio, libroj ne estas ”edukmaterialoj” sed simple varoj, do impostendaj.

La eldonaĵoj de Brita Esperanto-Asocio ne estas same rekte tuŝataj de la usonaj doganreguloj, diras Tim Owen, direktoro de EAB.
– Ne, ĉar plej multaj niaj libroj troviĝas malmultekoste ĉe la usona Amazono. La laŭmenda servo, kiun ni uzas, havas presejon en Usono. Libroj menditaj de usonanoj, do, presiĝos en Usono.
– Estos problemo, se iu en Usono volas aĉeti ion alian, ekzemple miajn librojn, kiujn ni vendas senprofite, kaj do malpli koste ol eĉ Amazono, aŭ niajn infanlibrojn, sed ŝanĝiĝos nenio rilate eldon-planojn.
Brandon Sowers, la prezidanto de Esperanto USA, rakontas ke la usona asocio bonŝance jam estis preparita, kiam la sendado de pakaĵoj al Usono estis ĉesigita:
– Efektive la tuta afero venas kiel surprizo, kvankam malfacilas plu esti surprizita de la aventuroj de Trump. Tamen, ni almenaŭ povas diri, ke rilate al esperantaj libroj, ni sufiĉe iniciatis dum la lastaj du jaroj, tiel ke ne estas tiom katastrofa, kiel se okazus dum la pasintaj jaroj.

Kiam la libroservo de Esperanto USA antaŭ unu jaro estis modernigita, la kvanto de mendoj pliiĝis, la stoko komencis elĉerpiĝi, kaj oni decidis freŝigi la provizon.
– Ni komencis mendi de pluraj aliaj libroservoj por havi freŝajn ofertojn por esperantistoj en Usono. Menciindas, ke dum nia ĵus okazinta Dulanda Kongreso en Toronto, ni profitis de la lastatempe transsendita al Kanado stoko de KAVA-PECH, el kiuj multaj titoloj nun estas haveblaj pere de ni. Kompreneble, la situacio estas ne eltenebla longperspektive.
Momente Esperanto USA laŭ li tamen havas strategian rezervon de diversaj esperantaĵoj, kiuj estas liverataj el Eŭropo.
– Tio ankaŭ substrekas la gravon de bone funkciantaj esperanto-organizoj, kaj de la plurflanka laboro, kiun ni entreprenis dum la lastaj du jaroj, por aliĝi al tiu kategorio. Kvankam eblas imagi, ke ĉio povas funkcii virtuale, dise, kaj unuopule, tiu pensado tamen montriĝas fantazia la momenton, kiam aŭtoritatemuloj komencas fermi pordojn.


