Malferma alvoko: faru retan trejnadon por TEJO

La komisiono pri Aktivula Trejnado de TEJO okazigos unu trejnadon po monato en oktobro, novembro kaj decembro 2025. Pro tio, ni alvokas vin organizi retan trejnadon por TEJO. Tio estas pagata oportuno (50 eŭroj po trejnado) kaj malferma al homoj el la tuta mondo.
Kia estos la trejnado?
Ĝi okazos per la platformo Zoom, kun daŭro de minimume unu horo. Male ol prelegoj, en kiuj nur unu homo parolas kaj la aliaj aŭskultas, trejnadoj estas interagaj sesioj en kiuj oni instruas pri praktitkaj temoj (vidu sube la tabelon, kiu montras pli da detaloj pri tio). Vi povas proponi trejnadon pri ajna temo, sed ni preparis liston de temoj kiel sugesto. La trejnadmaterialo produktita de vi eventuale povus esti afiŝita en la jutuba kanalo de TEJO aŭ en la TEJO-akademio.
Legu pli ĉe https://www.tejo.org/malferma-alvoko
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Malferma alvoko: faru retan trejnadon por TEJO appeared first on La Ondo de Esperanto.



