PMA

Kaj pro tiaj limoj la homoj mortigas unu la alian

Johansson, Sten. Neŭtrale: Originala romano. – Novjorko: Mondial, 2024. – 189 p.

La vortoj de la titolo aperas ne en nuntempa, sed en historia romano de Sten Johansson. En “Neŭtrale” Sten kondukas nin al Skandinavio de la 30aj kaj 40aj jaroj de la pasinta jarcento. Ni renkontas tri personojn, kies vivovojoj interkruciĝas kaj tiel ni ricevas viglan impreson pri la vivo en tiama Svedio.

Unue, la tipografo Ture. Li estas ano de la komunista partio kaj partoprenis en la hispana intercivitana milito je la flanko de la respublikanoj.

En la unua ĉapitro li laboras en la nordsveda urbo Luleå. La 3an de marto 1940 “li vekiĝas pro terura krako eksterdome”. Kio okazis? Ĉu la rusoj bombis, kiel okazis la 21an de februaro en la proksima urbo Pajala? Montriĝas, ke estas brulatenco kontraŭ la komunista gazeto “Nordluma Flamo”. Kvin personoj mortis, sed la kulpuloj de dekstrema gazeto ne estis kondamnitaj pro tio. Tio jam indikas, ke la justico ne estas vere neŭtrala. Ni ankaŭ spertas, ke estas ĝenerala fobio kontraŭ komunistoj dum la oficiala Svedio aranĝis sin kun la nazioj.

En la dua ĉapitro aperas Gullvi – la ina ĉefpersono. Pere de ŝi ni lernas pri honta makulo de la sveda historio: “rasa higieno” kaj devigitaj steriligoj. Inter 1934 kaj 1976, dum regis socialdemokratoj, la oficiala Svedio steriligis preskaŭ 63 mil homojn, la plej multaj el ili virinoj, pro “mensa malsano”, “ribelemo” aŭ simple ĉar ili ne volis vivi en la limoj de la burĝa socio. Kompreneble, la skandinavaj landoj ne plu fieras pri tiu parto de sia historio.

Sten gvidas nin per Gullvi al la fundo de sveda socio. La patro forestas, la patrino devas labori aliloke. Gullvi vivas ĉe malamika onklino, kies edzo perfortas ŝin. Nevo mortigas tiun onklon kaj poste Gullvi estas transdonita al hejmo por neadaptiĝemaj knabinoj. La nura eliro por ŝi estas konsenti “libervole” al steriligo. Gullvi estas indiferenta al politiko kaj apenaŭ konas la diferencon inter komunisto kaj nazio. Transvivi estas ĉio por ŝi.

La tria ĉefrolulo estas la junulo Reidar el la norvega urbo Hønefoss. Ni renkontas lin por la unua fojo la 9an de aprilo, kiam la germana armeo ekokupas Norvegion. Li ne aktivas en iu politika partio, sed ja havas fortan patriotan sintenon kaj malamon kontraŭ la nazioj de Quisling. Senpacience li volas tuj batali por sia lando kaj kontraŭ la agresantoj. Li fariĝas ano de la rezistomovado. (Reidar estas por mi la plej pala el la triopo.)

Gullvi kaj Ture translokiĝas al Stokholmo, ĉar tie ili havas pli da eblecoj por vivi sian vivon ol en la kamparo. Gullvi laboras kiel kelnerino en populara manĝejo, kiun Ture ankaŭ frekventas. Ture krome laboras kaŝe por la komunistoj. Li kodas mesaĝojn, kies enhavon li nur rudimente komprenas, kaj kiujn tria konspiranto telegrafas al Moskvo. Dume li kaj Gullvi renkontiĝas kaj enamiĝas, kvankam Ture bedaŭras, ke Gullvi pli celas al distro ol al politika aferoj, sed ili trovas ĉiam interkonsenton.

Do ili devas kompromisi. Unufoje ili spektas la leĝeran svedan amkomedion “Kisu ŝin!” kun Annalisa Ericson kaj Åke Söderblom. Ĝi enhavas multe da muziko, interalie la popularan kanton “Ni havas tiom por diri inter ni, sed nenio ajn fariĝas dirita”, kiu pensigas al li ke ankaŭ inter Gullvi kaj li multaj aferoj ne estas esprimitaj. Interalie li ne rakontis ke li havas etan filon, kiun li ne plu renkontas. Li ankaŭ ne diras tute klare, kion li opinias pri la kino-komedio, vidante kiom ŝi aprezas ĝin. Do, ĉe la fino li tutsimple obeas la instigon de la titolo, kaj tion ili ambaŭ ja ŝatas.

Alifoje ili spektas la usonan dramon “Vinberoj de kolero” pri sentera kaj senlabora proleta familio, kiu migras al Kalifornio. Ture pensas ke ĝi povus fakte temi pri lia propra familio, se la banko prenus ilian hipotekitan bieneton kaj la arbarkompanioj maldungus liajn fratojn, kio ja facile povus okazi.
“Jen vera arto”, li poste diras al Gullvi. “Ĝi donas instigon ŝanĝi la realon kaj nuligi la kapitalismon.”
“Jes, ĝi estis bona sed tre malĝojiga.”
“Tia ja estas la vivo.”
“Mi bone scias. Sed ĉu necesas montri tion sur ekrano? Krome mi ne sukcesis legi ĉion, kion oni parolis. Do venontfoje ni spektu svedan filmon, ĉu ne?”

Kaj subite Ture estas for. Gullvi nur malrekte ricevas la novaĵon, kio okazis al li.

En Norvegio la sekreta polico de la germanaj nazioj spuras la reton de Reidar kaj liaj kunuloj. Li devas fuĝi al Svedio. Tie li arde daŭrigas sian sekretan aktivadon. Li trovas kontaktojn kun la sekreta servo de Britio kaj plenumas diversajn taskojn por ili. Ne povas esti granda surprizo, ke li ankaŭ ŝatas la manĝejon, kie laboras Gullvi, kaj ke ili ekaprezas unu la alian. Unue Gullvi volas esti lojala al Ture, sed iom post iom ŝi estas kaptita de la ĉarmo de Reidar. Ŝi komprenas, ke li faras “eksperimentojn” kun eksplodiloj. Iam li proponas, ke ili bicikle somerumu en Dalekarlio en okcidenta Svedio. La lasta stacio de ilia biciklado estas Krylbo apud Avesta. Tie okazis granda trajneksplodo la 19an de julio 1941. Poste ankaŭ Reidar malaperas. Ŝajnas, ke li aliĝis al la brita armeo.

Je la komenco kaj la fino de “Neŭtrale” okazas eksplodoj. Sten diskutas la valoron de la sveda neŭtraleco kaj montriĝas, ke Svedio povis esti nur neŭtrala, ĉar la nazioj permesis tion kaj profitis de tia neŭtraleco. Kiam la kontinento brulas, ne eblas neŭtraleco.

Jen ekzemplo pri la historia fono:

Post kelkaj tagoj li ekscias ke ankaŭ Finnlando aliĝis al la germana atako, sed Svedio daŭre restas ekster la milito. Eĉ pli ol antaŭe ĝi estas izolita kiel neŭtrala kaj paca insulo ĉirkaŭata de militanta Eŭropo. Kaj ekde nun ŝajnas ke Hitler pli kaj pli defias tiun neŭtralecon. Laŭ sinjoro Sunnhaug Germanio jam en la unua tago de la ofensivo postulis trajne transporti la plenan 163-an infanterian divizion kun soldatoj, armiloj kaj municio laŭ la svedaj fervojoj al norda Finnlando por ataki Sovetunion de tie. Sed pri tio la svedaj radio kaj ĵurnaloj mutas.
Preskaŭ tuj disvastiĝas en Stokholmo onidiroj, laŭ kiuj la maljuna reĝo Gustavo la kvina, kiu ĵus festis sian 83-jariĝon, denove enmiksiĝis en la politikon por ke Svedio subtenu la germanan militadon. Li faris tion lastfoje dum la unua mondmilito, kaŭzante registaran krizon, sed post tio li devis akcepti la parlamentisman demokration, en kiu li havas nur ceremonian rolon. Tamen estas konate ke li favoras Germanion eĉ sub ties nuna nazia reĝimo, kaj lia jam mortinta edzino ja estis germanino. Male, oni ĝenerale rigardas lian filon, la kronprincon Gustavo Adolfo, kiel simpatianton de Britio, kaj efektive li havas jam sian duan anglan edzinon.

Je la fino de la romano du ĉefpersonoj glitis el la intrigo, kaj la germanoj ĵus atakis Sovetunion… Tio kompreneble ne povas esti la fino, sed probable la komenco de nova romanserio. Mi antaŭĝojas legi pli pri Ture, Gullvi kaj ankaŭ Reidar en espereble baldaŭ aperonta daŭrigo.

Wolfgang Kirschstein

Ĉi tiu recenzo aperis en la junia (somera) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №2 (324).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/08/recenzo-159/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Kaj pro tiaj limoj la homoj mortigas unu la alian appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta