PMA

BET-59: malgranda UK en Litovio

BET-59

150-paĝa kongreslibro, 8 eldonoj de kongresa kuriero, solenaj malfermo kaj fermo, libroservo, partoprenantoj el 32 landoj – ĉio memorigas pri Universala Kongreso, nur la dimensio estas iom alia, Al la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj de la 5a ĝis la 13a de julio en la litovia urbo Kaŭno (Kaunas) aliĝis 296 personoj, efektive partoprenis ĉirkaŭ 250. UK-simila estis ankaŭ la programo kun multaj paralelaj prelegoj, kursoj, koncertoj, tut- kaj duontagaj ekskursoj.

BET (origine “Baltia Esperanto-Tendaro”) havas longan historion. La unua BET okazis dum la sovetia tempo somere de 1959 en Rigo. Partoprenis 48 esperantistoj, kiuj pagis po 150-200 rublojn por la restado. Unu el la tiamaj organizantoj ĉeestis ankaŭ la 59an: Bīruta Rozenfelde el Latvio. Dum jaroj la BEToj ankaŭ servis kvazaŭ pontoj al la esperantistaro en Rusio: tion pro la vizaj malfacilaĵoj hodiaŭ ne plu eblas diri.

La inaŭguron de BET-59 ĉeestis kaj salutis, interalie, la vicprezidanto de la litovia parlamento Juozas Olekas, la EU-parlamentano Vytenis Andriukaitis – jam konata al multaj esperantistoj kiel iama komisionano de EU – kaj la prezidanto de la litovia ĵurnalista asocio Audris Antanaitis (ĉi-lastaj salutis en Esperanto). Skribaj salutmesaĝoj venis ankaŭ de la urbestro kaj de tri ministroj.

BET-59

La podio dum la malfermo: Biruta Rozenfelde (organizanto de la unua BET en 1959), Audrys Antanaitis (prezidanto de Litovia Ĵurnalista Asocio), Juozas Olekas (unua vicprezidanto de Litovia parlamento), Povilas Jegorovas (prezidanto de Litova Esperanto-Asocio), Vytenis Andriukaitis (membro de la Eŭropa parlamento, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA), István Szabolcz (estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio), Amri Wandel (vicprezidanto de UEA), Margarita Želve (Prezidanto de Latvia Esperanto-Asocio), Ulrich Brandenburg (diplomato, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA).

Aparte notinda estas la kunlaboro kun la universitato Vytautas la Granda, en kies konstruaĵo meze de la urbo gastis la evento, kaj kiu gastigis ankaŭ la inaŭguran akcepton. La universitato subskribis kunlaboran kontrakton kun la Litovia Esperanto-Asocio kaj ofertas Esperanton inter siaj studobjektoj.

Kion mencii el la programo? Simile kiel en UK al ĝi kontribuis la Akademio Internacia de Sciencoj (AIS/SUS) per pluraj prelegoj. Nur kelkaj ekzemploj : Amri Wandel kaj Karlo Spinola prezentis astronomiajn fenomenojn. Ilona Koutny prelegis i.a. pri interkultura komunikado kaj esperantologio. Ĉefe lingvopolitikajn temojn traktis Mark Fettes en sia serio de prelegoj, kaj István Ertl parolis pri siaj spertoj kiel tradukisto en la nuna mondo de aŭtomataj tradukiloj.

prelegantoj

Prelegas István Ertl, Ilona Koutny kaj Tim Owen.

La muzika programo de BET-59 estis elstara. Al Kaŭno venis konatoj kiel JoMo, Kjara kaj Ĵomart kun Nataŝa, relativaj novuloj kiel Suzana kaj Mírek (SuMi) el Poznano, Lucio Avitabile kaj Mario Migliucci el Italio. La litova koruso “Gintaras” koncertis dum la inaŭgura posttagmezo.

Kjara kaj JoMo

Kjara kaj JoMo kantas en Kaŭno.

Esperanto-kursoj okazis je pluraj niveloj. Iom tipaj almenaŭ por la BEToj en Litovio estis la prelegserio kaj kurso pri lokaj tradicioj kaj la loka lingvo. Ambaŭ – la prelegoj de Aida Čižikaitė kaj la kurso de Severija Banaitytė – trovis granda intereson.

BET-59

Inter esperantistoj Kaŭno estas konata kiel la naskiĝloko de Klara Zilbernik, la edzino de Ludoviko Zamenhof. Pluraj el ŝiaj familianoj lernis Esperanton. Ŝia patro ankaŭ finance subtenis la projekton de Ludoviko kaj tiel fariĝis unu el la unuaj mecenatoj de la Esperanto-movado. Ilia domo en Zamenhofo gatvė ankoraŭ ekzistas. Dum jaroj ĝi eĉ servis kiel sidejo de la Litova Esperanto-Asocio. Bedaŭrinde ĝi nun – post vendo al neafiŝita privatulo – estas disfalanta. Malpli konata estas la urbeto Vejsiejai en suda Litovio, en kiu Zamenhof loĝis dum kvar monatoj en 1885 kaj praktikis kiel kuracisto. Zamenhof-strato ankaŭ tie hodiaŭ memorigas pri li. Pri la rilatoj de Zamenhof kun Litovio detale prelegis Gražina Opulskienė. Simile al Universala Kongreso la programon kompletigis aro da duontagaj kaj unu tuttaga ekskurso.

Kiel al duafoja partoprenanto (unuafoje mi ĉeestis BETon en Klajpedo antaŭ tri jaroj), mankas al mi la sperto por kompari. Kun 250-300 partoprenantoj evidente ne temas pri Universala Kongreso. Sed la programo similas, kaj la atmosfero estas pli familieca, ebligas persone konatiĝi kun granda parto de la ĉeestantoj. Aparte impresis min la laboro de la litoviaj esperantistoj, ilia lingva nivelo, la ĉiam fidinda teamo ĉirkaŭ Povilas Jegorovas, kaj la bonegaj kontaktoj kun ŝtataj kaj universitataj instancoj. Mi revenis el Kaŭno kun nova optimismo – ion pli bonan pri renkontiĝo apenaŭ eblas diri.

Ulrich Brandenburg

Fotoj de Gražvydas Jurgelevičius

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/08/bet-202/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post BET-59: malgranda UK en Litovio appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta