La gajnintoj de la 4a Interkultura Novelo-Konkurso (INK)

La kvaran Interkulturan Novelo-Konkurson, kiun organizas Akademio Literatura de Esperanto kaj Bobelarto, kun la aŭspicio de UEA, partoprenis 689 konkursantoj el 42 landoj. Alvenis 805 konkursantaj noveloj. La ĵurio disdonis entute dek premiojn: kvin en la sperta kaj kvin en la komencanta kategorioj.
La ĵurio konsistis el: Ivan Colling (Brazilo), Heidi Goes (Belgio), Kitagawa Hisasi (Japanio), Paŭlo Moĵajevo (Ukrainio), Anna Striganova (Rusio) kaj Francisco Wechsler (Brazilo).
La sekretario de INK prezentis la gajnintojn la 27an de julio 2025 dum la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno.
Jen la 10 premiitoj:
Sperta kategorio
- Zakhar Serebrov (Rusio). Kie vojoj renkontiĝas. Premio: 1000 €
- Jorge Rafael Nogueras (Portoriko). La ĉioscieco de OV-GPT. Premio: 800 €
- Ljudmila Shebella (Estonio). Lasta lavo. Premio: 600 €
- Yin Jiaxin (Ĉinio). Olda Fan kaj la roboto-edzino. Premio: 400 €
- Mahin Rad) (Irano). Ruĝa saŭco sur blua ĉemizo. Premio: 200 €
Komencanta kategorio
- Javad Eskandari Mayvan (Irano). Kunulo. Premio: 500 €
- Elisabetta Antichi (Italio) Dankon, Komputilo. Premio: 400 €
- Mikhail Reztsov (Rusio). Malsatklingokuristo. Premio: 300 €
- Olena Klymovskykh (Ukrainio). Generatoro de falsa vivo. Premio: 200 €
- Stefan Grotz (Germanio). Nenio pli gravas. Premio: 100 €
Elkorajn gratulojn al ĉiuj gajnintoj!
Vidu la kompletan liston de finalistoj kaj pliajn detalojn pri INK-4.
Spektu la videon kun la anonco de la gajnintoj en nia YouTube-kanalo.
Bobelarto
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/08/konkurso-49/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La gajnintoj de la 4a Interkultura Novelo-Konkurso (INK) appeared first on La Ondo de Esperanto.



