PMA

Novaj honoraj membroj de UEA elektitaj en Brno

ueaLaŭ la Regularo pri Honoraj Membroj, Honoraj Prezidantoj kaj Diplomo pri Elstara Agado la Komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA) surbaze de propono de la Estraro de UEA povas aparte distingi esperantistojn, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado, per la titolo Honora Membro (HM). Krome kiel Honora Prezidanto (HP) povas esti nomumita esperantisto, kiu aldone havis eksterordinarajn meritojn por UEA.

Dum sia unua kunsido en Brno la Komitato elektis 10 novajn Honorajn Membrojn:

  • el Brazilo Paulo Sérgio Viana
  • el Ĉeĥio Miroslav “Mirek” Malovec;
  • el Italio Michela Lipari;
  • el Nov-Zelando kaj Hungario Stefan MacGill;
  • el Aŭstralio Trevor Steele;
  • el Koreio Lee Jungkee;
  • el Svislando Mirejo Grosjean;
  • el Hungario kaj Germanio Zsófia Kóródy;
  • kaj in memoriam el Ĉinio Wang Chongfang kaj Wei Yida “Vejdo”.

Por decidi la Komitato anticipe kaj konfidence ricevis resumajn vivpriskribojn kaj informojn pri gravaj datoj, verkoj kaj meritoj de la kandidatoj, nun publike arkivitajn en la komitata elŝutejo de UEA: https://uea.org/teko/komitato.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1242.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Novaj honoraj membroj de UEA elektitaj en Brno appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta