PMA

UEA havas novan estraron

Fernando Maia estas la nova prezidanto de UEA. La komitato de la asocio dum sia unua kunsido en Brno elektis novan estraron. La komitato sekvis la rekomendon de la elekta komisiono, krom ke anstataŭ Istvan Szabolcs post du voĉdonadoj estis elektita François Lo Jacomo. Amri Wandel ne ricevis sufiĉe da voĉoj por denove eniri la estraron.

La komitato kunsidas en Brno. Foto: Paweł Fischer-Kotowski.

La komitato de UEA kolektiĝis por sia unua kunveno dum la UK en Brno en sabato, la 26-a de julio. La origina plano estis, ke la kunveno okazu hibride – samtempe rete kaj ĉeeste. Tri tagojn antaŭ la kunveno la estraro de UEA tamen anoncis, ke pro manko de la necesaj teknikaĵoj en la salono, hibrida kunsido ne eblos, kaj instigis ĉiujn komitatanojn kiuj ne povos ĉeesti nomumi anstataŭantojn.

Tio kaŭzis konsternon ĉe pluraj komitatanoj, kiuj atentigis, ke la anonco venis tute tro malfrue por ke eblu trovi kaj rajtigi anstataŭantojn. Iuj proponis, ke la kunsido tiukaze estu prokrastita. Lastminute tamen la estraro anoncis, ke tamen estis aranĝitaj la necesaj teknikaĵoj, kaj la kunveno ja povos okazi hibride.

Entute 11 komitatanoj partoprenis rete. surloke estis pli ol 30, tamen la nombro iom variis konstante, aparte post tio kiam estis elektitaj la komitatanoj C. Entute estis elektitaj 8 novaj komitatanoj C. Ĉiuj el la kandidatoj estis elektitaj kun granda plimulto de voĉoj. La pelj multajn voĉojn (33) ricevis Jéremie Sabiyumva.

La novaj komitatanoj estas Zdravka Boytcheva  (27 voĉoj), Duncan Charters (28), Gong Xiaofeng (Arko, 29 voĉoj), Huang Yinbao    (Trezoro, 26 voĉoj), Stefan McGill (28), Seán Ó Riain (30),  Miora Raveloharison (29), Jéremie Sabiyumva (33).

Dum la elekto de la estraro klare plej multajn voĉojn (43) ricevis Fernando Maia, kiu estis elektita la nova prezidanto de la asocio. La plej malmultajn voĉojn (18) ricevis la antaŭa vicprezidanto Amri Wandel, kies reelekto ne estis rekomendita de la elekta komisiono.

La komitato unue decidis, ke estu naŭ estraranoj, kiel rekomendis la elekta komisiono. En la unua voĉdonado estis elektitaj la jenaj estraranoj:

  • Fernando Maia, prezidanto. Respondeca pri kunordigo, strategia laborplano kaj Amerika agado. (43 voĉoj)
  • Aleks Kadar, ĝenerala Sekretario. Respondeca pri reta kaj landa agadoj. (39)
  • Gong Xiaofeng (Arko). Respondeca pri ILEI, edukado kaj faka agado. (39)
  • Jérémie Sabiyumva. Respondeca pri afrika agado. (38)
  • Seán Ó Riain, 1-a vicprezidanto. Respondeca pri eksteraj rilatoj kaj kontaktoj kun internaciaj organizaĵoj. (36)
  • So Jinsu, 2-a vicprezidanto. Respondeca pri kongresoj kaj Azia-Pacifika agado. (36)
  • Miora Raveloharison. Respondeca pri scienca kaj virina agadoj. (33)
  • Zdraka Boytcheva. Respondeca pri kulturo kaj revuo Esperanto. (27)

Ne estis elektita Amri Wandel, kiu ricevis 18 voĉojn. István Szabolcs kaj François Lo Jacomo ricevis la saman kvanton da voĉoj (24). Ĉar ambaŭ volis plu kandidati, oni aranĝis duan voĉdonadon, en kiu François Lo Jacomo gajnis kun 23 voĉoj, dum István Szabolcs ĉi-foje ricevis 18 voĉojn.

Krome UEA prepariĝas por statutŝanĝo, ĉar la nederlanda leĝo pri neprofitcelaj asocioj fariĝis pli strikta kaj necesas adapti la statuton kongrua kun la leĝoj de la lando, kie UEA estas registrita. Tamen dum la kongresa semajno ne eblas decidi pri la statutŝanĝo, ĉar por tio necesas aparta kunsido.

Esperanto-asocio de Usono prezentis al la komitato sian propran proponon rilate statutŝanĝon, kiun la estraro tamen ne sendis al la komitato, sed eventuale konsideros kiel parton de la diskuto pri la ŝtatutŝanĝo. La komitato starigis komisionon pri statuta reformo, entute estis elektitaj ok personoj al tiu komisiono.

Jukka Pietiläinen

 

 

23 kontraŭ 18

Deixe uma resposta