PMA

Brno: Pli ol 1100 kongresanoj

Brno

Al la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu komenciĝos morgaŭ en Brno (Ĉeĥio), jam aliĝis 1103 personoj el 63 landoj. La kongreslando Ĉeĥio denove devancis Germanion kaj kun 130 aliĝintoj estas unua en la laŭlanda plejlisto. Vidu ĉi-sube la liston de la landoj el kiuj aliĝis pli ol 25 personoj (en ĝi unuafoje aperas Slovakio):

130 Ĉeĥio
120 Germanio
106 Pollando
94 Francio
46 Hungario
43 Ĉinio (kun Honkongo kaj Tajvano)
34 Koreio
33 Brazilo
31 Usono
30 Hispanio
28 Italio
28 Slovakio
27 Nederlando

Ĉi tiu nombro ne estas definitiva. Kutime dum la kongresa semajno aliĝas de dekkelko ĝis kelkdeko da novaj kongresanoj.

Agrablan kaj fruktodonan kongreson al ĉiuj!

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/07/brno-28/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Brno: Pli ol 1100 kongresanoj appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta