ILEI raportas
Kelkajn tagojn antaŭ la 58a kongreso de ILEI, kiu hieraŭ komenciĝis en Belgrado, en la retejo de ILEI aperis raporto de la Prezidanto kaj la Estraro de ILEI pri trimonata agado, de 2024-04-15 ĝis 2024-07-15.
Ŝlosilpunktoj: novaj intervjuoj kun Prezidanto kaj Vicprezidanto de ILEI; preparado al la Kongreso-2025, inkluzive Simpozion kaj Komitatkunsidon; novaĵoj pri la kongreso-2026; preparado al la instruista trejnado en Burundo; novaĵoj pri la projektoj “Instruistoj de la Jaro” kaj “Interŝanĝo de lernantoj”; novaj sesioj de la Kunpens(ig)adoj pri Esperanto en Universitatoj; nova eldonaĵo de ILEI; kunlaboro de ILEI kun UEA, Zaozhuang-a Universitato, Balkana grupo, Ĉina Komunikila grupo kaj FIPLV.
Elŝutu kaj legu la tutan raporton (sep paĝoj) ĉe
https://www.ilei.info/agado/2025-07-15_Raporto_pri_trimonata_periodo.pdf
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/07/ilei-37/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post ILEI raportas appeared first on La Ondo de Esperanto.



