UEA unuafoje kongresis en postkomunisma lando
81a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO
Prago (Ĉeĥio), la 20–27an de julio 1996
Kongreso surprize labora
La praga kongreso estis por mi la kvina UK, kaj mi atendis ĉi-jare nenion specialan: venos du ĝis tri mil personoj plejparte por renkonti amikojn, ekskursi kaj amuzi sin per la ebloj, kiujn la kongresurbo disponigos. Kompreneble, oni akceptos iujn rezoluciojn, kiujn plejmultaj kongresanoj malmemoros antaŭ rehejmiĝi.
La supozoj estis parte pravaj. La Ora Prago, rapide nuliganta la misheredaĵon de la komunisma epoko, montriĝis urbo mirakla; unu semajno ne sufiĉis por vidi ĉion vidindan kaj ĝui ĉion ĝuindan. Sed la praga kongreso aperis surprize labora…
Ni en la mondo
La konscio pri neceso ŝanĝi (ekhavi?) klare profilitan lingvopolitikon de UEA ektrovis sian realiĝon per la pasintjara refreŝiĝo de la Estraro. La verva laboro de prezidanto Lee kaj liaj teamanoj memorigis la epokon, kiam en UEA estis alia “aganta prezidanto”.
Je la praga kongreso UEA organizis Nitobe-Simpozion de internaciaj organizaĵoj pri “Lingvo por internaciaj paco kaj demokratio” omaĝe al la funkciulo de Ligo de Nacioj, varme subteninta Esperanton post la unua mondmilito. Reprezentantoj de UN, Unesko, Eŭropa Parlamento kaj de internaciaj neregistaraj organizoj kune kun pluraj konataj esperantistoj diskutis la lingvan diversecon kaj lingvan demokration, kaj akceptis rekomendojn por kunlaboro de internaciaj asocioj. Eble pro la sentebla ekstera dimensio, la kongreso esti pli ol kutime atentita: interalie, ĝi ricevis mesaĝojn de la prezidento Václav Havel, ĝenerala sekretario de UN Boutros Boutros-Ghali, ĝenerala direktoro de UNESCO Federico Mayor.
La dilemojn de la Esperanto-movado diskutis la Komitato de UEA, okaziginta krom la maratona kvarkunsida kunveno ankaŭ seminarion pri lingvopolitiko. Pluraj specialaj kunsidoj de UEA (landa agado, informado k.a.) ofte revenis al demando pri la socia engaĝo de esperantistaro.
Ĉu per tio UEA revenas “sur la socian batalkampon”? Tio dependas ne nur de la estraranoj kaj komitatanoj. Kaj ke pli ol 500 kongresanoj (el 2971 aliĝintoj) subskribis la Pragan Manifeston montras, ke la iniciatoj de Lee kaj Fettes trovas subtenon de niaj aktivuloj. Eble ni efektive, laŭ la vortoj de Václav Havel, “helpos krei kampon de reciproka kompreno, aktiva agado kaj respekto kaj tiel formi instigan medion, kiu povus ŝovu la homaron pli al ideala celo: kunvivado de ĉiuj en paco kaj harmonio”.
Teorio kaj praktiko
La kongresa temo “Kulturo: valoro aŭ varo”, malgraŭ la misimplicita alternativo, ne estis nur preteksto por montri erudicion. Teoriaj tezoj pri degenero de kulturo kaj malkresko de legemo trovas respondon per plielektiĝemo de la legantaro, ĉar la efektivaj kulturaj valoroj daŭre restas sukcesa varo. Ekzemple, malpli ol unu jaro sufiĉis por elĉerpi la tutan stokon de la unua volumo de “La Kunularo de l’ Ringo”, kaj la sukcesa Tago de Libro esperigas, ke similan sorton havos ankaŭ la dua.
La epoko de laŭdoj al ĉio kreita per la “kara lingvo” eble jam pasas. Sojle de la tria jarmilo plendoj pri nelegemo kaj neaŭskultemo flanke de la produktantoj de niaj kulturaj varoj ĉiam pli ofte trovas la reagon: produktu varojn pli valorajn — tiujn ni aĉetos, legos, aŭskultos, spektos… Feliĉe, ne (nur) en la Internacia Arta Vespero vivas nia kulturo, kaj ne (sole) tra la Belartaj Konkursoj aperas niaj verkistoj prozaj kaj poeziaj.
Iam reveni…
Tamen tro bela estis la lando kaj la urbo por la plimultaj kongresanoj, kaj la diskutoj, manifestoj kaj aliaj kongresaĵo ne povis konkurenci kun la Karola Ponto, la katedralo de Sankta Vito aŭ la horloĝo de la malnova urbodomo. Bonega estis la kongresa libroservo en Prago, sed simple ne eblis maltrafi alian pragan literaturan realaĵon: la Ŝvejkan trinkejon “U Kalicha”… Tial el cento da ruslandanoj, reale eble deko aktive partoprenis en la kongresa laboro. Sed ankaŭ ili fojfoje cedis al tento forlasi la kongresejon.
La grupo de Esperanto-Centro Jekaterinburg venis per propra buso, kaj tial ni havis avantaĝon malpli koste ekskursi. Nia celo estis Karlovy Vary kun ties dek du fontoj mineral-akvaj kaj unu fonto de Karlovarská Becherovka. Sed nur unu tagon por ĝi ni havis, kaj — laŭ vortoj de unu el niaj grupanoj — “necesos iam reveni ĉi tien”. Sed unue necesis reveni hejmen. Kaj ni gajigis nian revenan vojaĝon per vizito de Krakovo, la malnova pollanda metropolo.
La kongreso finiĝis. Al ni restas fotoj kaj memoro, kaj ankaŭ espero pri reveno. Kaj pri novaj kongresoj.
Halina Gorecka
Ĉi tiu artikolo aperis en “Ruslanda Esperantisto” (1996, №8-9).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: Ruslanda Esperantisto, 1996, №8-9 (62-63).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/07/prago/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post UEA unuafoje kongresis en postkomunisma lando appeared first on La Ondo de Esperanto.



