Gebeneluksa Kongreso 2025

La Beneluksa Kongreso estas ĉiujara belga kongreso organizita de flandraj aŭ valonaj esperantistoj. En 2024 ĝi okazis en Hasselt. En 2025 belgoj kaj germanoj kunlaboros por okazigi Gebeneluksan Kongreson. La komuna Germana kaj Beneluksa Kongreso okazos de la 2a ĝis la 5a de oktobro 2025 en Schleiden-Gemünd/Germanio.
La urbo Schleiden kun siaj 18 vilaĝoj situas en la koro de la Nacia Parko Eifel. La urbo estas nur 30 kilometrojn for de la germania-belgia limo, sur la Dreiborn-altebenaĵo. La kuracloko Kneipp Gemünd invitas vin al malstreĉa akvo terapio en klasikaj Kneipp-instalaĵoj. La severa Eifel-vento blovas kaj lasas viajn pensojn vagi. La du urbaj centroj Gemünd kaj Schleiden bonvenigas vin en ĉiuj sezonoj. La regiona gastronomio dependas de honesta kuirarto. Spertu naturon en la Wilder Kermeter natur-aventura areo.
Je la 17a de julio 2025 al la Gebeneluksa kongreso aliĝis jam 78 personoj.
Aliĝu ĉe https://www.esperanto.de/de/g-bnlk-2025-aligho
Elŝutu la unuan informilon ĉe https://benelukso.eu/arkivo/2025-10-GEBK/gebk2025-informilo.pdf
Legu pliajn informojn ĉe https://benelukso.eu/gebk2025/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Gebeneluksa Kongreso 2025 appeared first on La Ondo de Esperanto.



