PMA

BET-59 fermita: Kelkaj statistikaĵoj

kunfluoAl la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazis de la 5a ĝis la 13a de julio 2025 en Kaŭno (Litovio) aliĝis entute 292 personoj el 32 landoj.
Dum ĝi okazis 35 prelegoj, naŭ koncertoj, kvar spektakloj, kaj estis prezentitaj kvar filmoj.
Okazis 30 lecionoj de Esperanto en kvin lingvoniveloj, en kiuj diligente lernis 60–70 lernantoj; krome okazis
ankaŭ kvin lecionoj de la litova lingvo por komencantoj.
Estis organizitaj kvar ekskursoj, el kiuj unu tuttaga kaj tri duontagaj, kaj pluraj alternativaj, memorganizitaj ekskurs(et)oj de la partoprenantoj.
Aperis ok numeroj de “Kunfluo” sur 32 paĝoj, kun pli ol 60 koloraj fotoj en la eldonkvanto 300 ekzempleroj.

Sed la plej kara estas nenombrebla: la etoso!

Fonto: Kunfluo, 2025, №8

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post BET-59 fermita: Kelkaj statistikaĵoj appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta