“Kunfluo” aperas ĉiutage kaj estas libere legebla

Ekde BET-26 (Noreikiškės, 1989) dum ĉiu BET, okazanta en Litovio, aperas speciala ĉiutaga informilo, simila al la Kongresa Kuriero dum UK. Ankaŭ dum la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj komenciĝis la 5an de julio en Kaŭno, estas eldonata tia informilo.
Ĉi tiun informilon, kies titolo estas “Kunfluo”, redaktas Paweł Fischer-Kotowski, pola esperantisto loĝanta en Nederlando. Li redaktis la Jarlibron de UEA (2016, 2018) kaj la revuon “Kontakto”, ekde 2018 ĝis nun li estas vicredaktoro de “La Ondo de Esperanto”, kaj ekde 2024 li redaktas la nederlandan Esperanto-revuon “Fenikso”.
En la gazeto oni povas legi salutmesaĝojn de gravuloj, programon por ĉiu tago, plej aktualajn programŝanĝojn, raportojn pri okazintaj programeroj, anoncojn kaj alian materialon, kiun ĉiunumere garnas pluraj fotoj.
Jam aperis ses eldonoj de la gazeto, kiu aperas en la eldonkvanto 300 ekzempleroj. Sed ĝin povas legi ne nur la BETanoj, sed ankaŭ ĉiuj interesatoj, kiuj povas libere elŝuti ĝin kiel bitgazeton laŭ la normo pdf en la retejo de Litova Esperanto-Asocio
http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=bet59
Aperos ankoraŭ du eldonoj de “Kunfluo”.
AlKo
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/07/bet-200/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post “Kunfluo” aperas ĉiutage kaj estas libere legebla appeared first on La Ondo de Esperanto.



