PMA

Kultura Esperanto-Festivalo

Ni invitas vin al la 14a Kultura Esperanto-Festivalo (KEF), kiu okazos de la 28a de julio ĝis la 3a de aŭgusto 2025 en La Chaux-de-Fonds, Svislando. Tiu ĉi unika evento estas vera festo de la esperanta kulturo, kiu kunigas diversajn artformojn kaj kreemajn aktivecojn.

KEF estas tradicia festivalo de originala E-kulturo, kiu ĝis 2009 okazis sen regula kadenco en nordiaj landoj. Ekde 2022, ĝi okazas ĉiujare en Svislando, kunorganizata de Kultura Centro Esperantista (KCE) kaj Studenta Esperanta Ligo (STELO).

La festivalo proponas riĉan kaj varian programon, kiu inkluzivas muzikajn prezentojn, teatrajn spektaklojn, literaturajn eventojn, atelierojn pri pupteatro, kantado kaj tabloludoj, krome ekskursojn diversajn en la koro de Ĵuraso, natura mirindaĵo nepre vizitinda.

Parto de la eventoj okazos kiel kutime en la Esperanto-Domo, kie gastis en agrabla etoso jam la tri pasintaj KEF, sed ni utiligos “La Turlutaine” por la teatraj prezentoj kaj la templon en Loklo por la koncertoj (fortepiana, recitala, korusa).

Trafu ĉi tiun unikan ŝancon partopreni kulture riĉan eventon, karakterizitan interalie de valoraj gastronomiaj proponoj!

Ĉu vi estas sperta esperantisto aŭ novulo en la komunumo, ni ofertas al vi la ŝancon ĝui altkvalitan kulturan programon kaj plibonigi vian esperanton en amika etoso dum la milda svisa somero.

Ni atendas vin en Ĉaŭdefono por sperti kune dum KEF la riĉecon kaj viglecon de la esperanta kulturo!

Legu pli ĉe https://kulturservo.esperantio.net/evento/kultura-esperanto-festivalo

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Kultura Esperanto-Festivalo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta