KLERo-2: Klerigo per kreado
En la pasinta jaro Moskva Esperanta Asocio MASI iniciatas novtipan porjunularan renkontiĝon “Kleriga Labora Esperanto-Renkontiĝo” (legu https://sezonoj.ru/2024/08/ruslando-57/). La dua KLERo kontraste al la unua estos ne Esperanto-lernejo, sed aro da metiejoj por kreado de esperantaĵoj utilaj por instruado, lernado, varbado, distrado ktp en, per kaj por Esperanto. Ĉi tiun celon respegulas la moto de KLERo-2: “Klerigo per kreado”.
Ni okupiĝos pri farado de videoj, sonregistrado de tekstoj, desegnado de bildoj, uzado de la Artefarita Intelekto, farado de ludoj, cerbosturmoj pri aktualaj Esperanto-problemoj, kaj multo alia.
La Organiza Teamo (OT) de KLERo-2 konsistas el ses spertaj esperantistoj aŭ aktivaj gejunuloj el Moskvo, Dimitrovgrado, Penzo kaj Sankt-Peterburgo. La partoprenontaron kompletigas jam ses aliĝintaj gejunuloj 14-26-jaraj el Moskvo kaj Ĉeboksaro. Ni celas kolekti sume ne pli ol dek partoprenantojn. Do, restis ne pli ol dek liberaj lokoj. Ni arde invitas junajn esperantistojn (14-34-jarajn), eble eĉ komencantajn, kiuj emas lerni Esperanton en la praktika kreado de Esperanto-produktaĵoj. Se vi estas tia aŭ konas tiajn personojn bonvolu kontakti nin:
+7-905-7966199
Telegram @mirina_esperanto
La renkontiĝo okazos la 26-30an de aŭgusto 2025 en la pitoreska ripozejo “Surskije zori” apud Ĉeboksari (Ĉuvaŝio). Ni loĝos en izolita feridomo, kie eblos senĝene okupiĝi pri niaj taskoj. La ĉambroj estas 2-3-litaj. Eblas tendumi. La trifoja manĝado estas garantiita en la manĝejo de la ripozejo.
La plenperioda partopreno (loĝado kaj manĝado, kvin diurnoj) kostos ĉ. 10 000 rbl.
La aliĝkotizo estas 600 rbl. Lernejanoj la aliĝkotizon ne pagas.
Se vi loĝas ekster Ruslando, vi rajtas kontribui al la programo per viaj ideoj aŭ videoj. Cetere, ni intencas prezenti al la partoprenontoj videojn pri kaj en Esperanto, jam pretajn – esperante ĉerpi el tiuj ideojn por nia kreado aŭ aktivado. Ni volonte konatiĝus kun junaj kreemaj alilandanoj per videokonferencoj aŭ eĉ invitus dezirantojn al niaj diskutrondoj. Ni dankus ankaŭ pro aliaj ideoj viaflanke. Ni estas malfermaj por kunagado! Bonvenon al la sama Telegram-mesaĝilo!
OT de KLERo-2
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/06/ruslando-65/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post KLERo-2: Klerigo per kreado appeared first on La Ondo de Esperanto.