La programo de la 58a kongreso de ILEI
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj Serbia Esperanto-Ligo (SEL) de la 19a ĝis la 26a de julio 2025 okazigos la 58an kongreson de ILEI en Beogrado, la ĉefurbo de Serbio.
La temo de la kongreso estas “Artefarita intelekto kaj lingvolernado”.
La kongresaj programeroj okazos en kvar salonoj de la hotelo “Palace”: Zamenhof, Tesla, Corsetti, Sekelj.
Legu la provizoran laŭhoran programon de la kongreso ĉe https://mallonge.net/ilei58.
Al la kongreso jam aliĝis 139 personoj.
Aliĝu ankaŭ vi ĉe https://mallonge.net/ilei58alig.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/06/serbujo-5/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La programo de la 58a kongreso de ILEI appeared first on La Ondo de Esperanto.