TEJO kaj FoJE kune luktas kontraŭ internacia lingva diskriminacio
La 9an kaj 10an de majo 2025 en Bruselo, kadre de la Ĝenerala Asembleo de Forumo Junulara Eŭropa – FoJE (anglalingve: European Youth Forum), kuniĝis reprezentantoj de pli ol sepdek internaciaj junularaj organizoj kaj naciaj junularaj konsilioj por realigi ĝian Ĝeneralan Asembleon, en kiu ili kaj aprobis kaj adoptis mocion proponitan de TEJO nomatan “Pritraktado de Lingva Diskriminacio en Internacia Junulara Moviĝeblo kaj Partopreno” (angle: Addressing Linguistic Discrimination in Youth International Mobility and Participation), prezentitan kaj defenditan de du TEJO-reprezentantoj: Lucía Montserrat Fernández Barrera kaj David Ruíz Sánchez.
Per tiu ĉi mocio, verkita kaj prezentita de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kunsubskribe de la Nacia Junulara Konsilio de Katalunio (Consell Nacional de la Joventut de Catalunya – CNJC) kaj Junularo por Eŭropaj Naciecoj (Youth of European Nationalities – YEN), ni pledas por la redukto de lingvaj baroj kaj la batalo kontraŭ lingva diskriminacio, por certigi egalan partopreneblon de junuloj en internaciaj junularaj moviĝebloj kaj partoprenspacoj.
Kun intersekcia, malkoloniiga kaj inkluziva aliron, ni prezentas la problemon de la lingvaj baroj en la menciitaj internaciaj junularaj spacoj. Ankaŭ, ni rimarkigas la defiojn kaj problemojn rilatajn al la forigo de lingvaj baroj kaj kombatado de internacia lingva diskriminacio, tiu ĉi estante la unua mocio en la historio de FoJE kiu kunportas tiun ĉi temon sur la debattablon.
La mocio pledas por konkretaj agoj, kiel plibonigo de lingva alirebleco en EU-programoj, kolektado de datumoj pri lingva diverseco kaj inkludado de multlingvaj rimedoj en partoprenaj procezoj. TEJO ankaŭ sin proponas por kontribui per neformala edukado pri lingvaj rajtoj al FoJE, por konstrui pli egalecan kaj inkluzivan eŭropan junularan spacon.
Por antaŭenigi la mocion, ni unue debatis kaj verkis ĝin inter la aktivuloj de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj kaj kunlaboradis kun proksimaj membraj organizoj de FoJE por ricevi retrokuplojn, oficialajn apogojn kaj kunsubskribojn. Sekve, nia TEJO-eksterrilatisto David Ruíz Sánchez prezentis ĝin en la retaj FoJE-debatforumoj de mocioj kaj ricevis diversajn retrokuplojn el sekretariejo kaj membraj organizoj de FoJE, elkreante finan version por aprobi. Kaj fine, dum la Ĝenerala Asembleo, David havis la oportunon realigi tri minutan diskurson kontraŭ lingva diskriminacio kaj de defendo pri la mocio, kiu estis sekvata de malferma debatspaco por aŭskulti kaj favorajn kaj malfavorajn intervenojn el reprezentantoj – sed nur ricevis favorajn intervenojn de kvin diversaj organizoj – kaj TEJO-prezidanto Lucía Montserrat Fernández Barrera fermis la debaton dankante la intervenojn kaj substrekante la gravecon de la lukto kontraŭ lingva diskriminacio.
Fine, kun 59 voĉoj favoraj, 3 kontraŭaj kaj 5 sindetenaj, ĉi tiu aprobita mocio estas historia atingo, ĝi estis kaj la unua mocio antaŭenigita de TEJO en FoJE dum jardekoj, kaj la unua mocio adoptita de FoJE – la organiza voĉo de la Eŭropa junularo – dum sia plena historio kiu enhavas profilon kontraŭ lingva diskriminacio je internacia nivelo.
Sekve, vi trovos alkroĉite la mocion kaj en la angla kaj en Esperanto. La oficiala kaj adoptita mocio temas pri la anglalingva versio.
Koncernaj dokumentoj:
- La mocio oficiale akceptata, en la angla;
- Tradukita versio de la mocio, en Esperanto;
- Strategia Plano 2021 – 2025 de TEJO;
- La Lingvopolitikaj Pozicioj de TEJO.
Fonto: https://www.tejo.org/tejo-foje-mocio/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post TEJO kaj FoJE kune luktas kontraŭ internacia lingva diskriminacio appeared first on La Ondo de Esperanto.