PMA

Juozas Olekas – Alta Protektanto de BET-59

Juozas OlekasLa unua vicprezidanto de la Litovia parlamento (Sejmo) Juozas Olekas konsentis esti Alta Protektanto de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio).

Juozas Olekas devenas de familio de litovaj politikaj ekzilitoj – li naskiĝis la 30an de oktobro 1955 en Boljŝoj Ungut de Krasnojarska regiono.

Reveninte al Litovio kaj fininte mezlernejon en Vilkaviškis, li en 1974-76 studis en la Kaŭna medicina instituto kaj poste en la medicina fakultato de la Vilna universitato, kie li diplomiĝis en 1980. Post la universitataj studoj li okupis diversajn funkciojn en diversaj medicinaj kaj sciencaj institucioj. En 1987 li fariĝis doktoro de medicinaj sciencoj. Li estas kuracisto mikrokirurgo.

En 1988 Olekas aliĝis al la sendependiĝa agado en tiutempa Litovio. En 1989-90 li estis deputito de Litovio en la Supera Soveto de USSR.

Post la sendependiĝo de Litovio li eniris en la unuan registaron de la sendependa Litovio, kaj dum 1990-92 li estis ministro pri sanprotektado. Ekde 1989 li estas membro de la Litovia socialdemokrata partio kaj ties restariginto, ekde 1999 ĝis nun li estas ĝia vicprezidanto.
Ekde 1996 ĝis 2019 li estis membro de la Litovia parlamento. En 2003-04 li duafoje estis ministro pri sanprotektado. Same dufoje li estis ministro pri landa defendo (2006-08, 2012-16).
Dum 2019-24 li estis membro de la Eŭropa Parlamento.
En 2024 li estis denove elektita al la Litovia parlamento kaj fariĝis ties unua vicprezidanto.

Juozas Olekas estas tre aktiva en diversaj sociaj kaj sciencaj agadoj. En 1987 pro siaj meritoj en medicina kampo li ricevis la ŝtatan premion de Litovio. Li estas membro de la redakciaj komitatoj de du litovlingvaj medicinaj revuoj, aŭtoro de kelkaj libroj pri medicinaj temoj, aŭtoro de pli ol cent sciencaj publikaĵoj en medicinaj revuoj.

El liaj ŝatokupoj oni povas mencii tenison, futbalon, abelbredadon, ĉasadon, dancadon. Li estas edziĝinta kaj havas tri infanojn.

Juozas Olekas estas konata kun la esperantista agado kaj subtenas ĝin. Esperantistoj multfoje kontaktis lin pro diversaj organizaj aferoj okaze de la 90a Universala Kongreso de Esperanto en 2005 en Vilno. Li volonte akceptis esti Alta Protektanto de BET-59 kaj partoprenos ties inaŭguron.

Povilas Jegorovas
prezidanto de Litova Esperanto-Asocio

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/05/bet-191/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Juozas Olekas – Alta Protektanto de BET-59 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta