Azianoj kaj oceanianoj, kandidatiĝu en la konkurso “Partoprenu IJK-n” (Dua Alvoko)
La Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2025 okazos de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2025 en Cisarua (Bogor), Indonezio. Por la sukceso de IJK gravas la partopreno de junuloj de ĉiuj mondopartoj, kiuj kontribuas al la programo kaj organizado de la kongreso.
Financa subteno estas havebla por tiuj, kiuj deziras partopreni en la kongreso, kaj pro siaj kompetentoj kaj kontribuoj al la movado meritas tion, sed ne disponas pri ekonomiaj rimedoj por tion realigi. Ĉiun jaron TEJO malfermas konkurson, en kiu ĝi elektas kandidatojn kiuj kontentige plenumas certajn kondiĉojn.
La unua alvoko de la Konkurso “Partoprenu IJK-n” okazis de la 1a ĝis la 31a de marto 2025. Kandidatiĝis entute 20 homoj de 13 landoj, el kiuj 13 estis elektitaj. Nun, pro la amasaj donacoj ĝis nun ricevitaj el niaj bonkoraj subtenantoj dum la donackampanjo de TEJO, ni anoncas kun granda plezuro, kun ni malfermas duan alvokon por junuloj de Azio kaj Oceanio, kiuj deziras ricevi financan subtenon por partopreni en IJK 2025!
Legu pli ĉe https://www.tejo.org/konkurso2025-2/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Azianoj kaj oceanianoj, kandidatiĝu en la konkurso “Partoprenu IJK-n” (Dua Alvoko) appeared first on La Ondo de Esperanto.