PMA

aprender a ler

PSV abr2025
 

Chega um
tempo em que a vista declina. Os olhos já não divisam com a nitidez de antes, já
não se tem certeza de quem cumprimenta do outro lado da rua, ou da célere ave que
corta o céu. O pior é que a leitura vai ficando lenta, as palavras já não
escorrem pelas linhas com a agilidade de antes, as letras começam a parecer  pequeninas…

O velho,
viciado em livros, ficou aflito. Como viver sem ler?

O temor o
conduziu a uma decisão radical. Pelos últimos anos que lhe restavam, precisava
selecionar cuidadosamente os livros que colocaria sob o abajur potente e a lupa
que o ajudaria a degustar o texto. Não podia perder tempo: ainda não lera clássicos
essenciais, filósofos percucientes, poetas inspirados, ensaistas consagrados. A
lista era interminável.

No entanto, o
velho agora lia com vagar, voltava com calma e relia frases inteiras, cada
palavra com seu peso devido, cada página com seu inteiro significado. Agora
ouvia o som dos substantivos, via a cor dos adjetivos e sentia o pulsar dos
verbos. Sobretudo adivinhava entrelinhas.  Uma revelação. Como se agora estivesse a
aprender de fato o que é a leitura.

Ao fim de
seus dias, ao declínio de seus olhos de velho.

 

 Lerni
legadon

 

Alvenas tempo, kiam la
vidado malfortiĝas. La okuloj jam ne perceptas kun la sama antaŭa klareco, oni
jam ne estas certa pri tio, kiu salutas el la alia flanko de la strato, aŭ pri
la rapida birdo, kiu tranĉas la ĉielon. Plej malbone estas, ke legado fariĝas
malrapida, la vortoj jam ne fluas sur la linioj kun la sama, antaŭa lerteco, la
literoj komencas aspekti etaj…

La maljunulo, pasia pri
libroj, afliktiĝis. Kiel vivi sen legado?

Tiu timo kondukis lin al
radikala decido. Dum la lastaj jaroj al li restantaj, li devos zorge selekti la
librojn, kiujn li metos sub la potencan lampon kaj sub la lupeon, kiu helpos
lin gustumi la tekston. Li ne rajtas perdi tempon: li ankoraŭ ne legis esence
gravajn klasikulojn, profundajn filozofojn, inspirplenajn poetojn, prestiĝajn
eseistojn. La listo estis senfina.

Tamen, la maljunulo nun
legadis malrapide, li trankvile revenadis kaj relegadis tutajn frazojn, ĉiun
vorton kun ĝia ĝusta pezo, ĉiun paĝon kun ĝia kompleta signifo. Nun li aŭdadis
la sonadon de substantivoj, li vidadis la koloron de adjektivoj, kaj sentadis
la pulsadon de verboj. Precipe li divenadis la interliniojn. Ia revelacio. Kiel
se nun li efektive lernus, kio estas legado.

Je la fino de siaj tagoj, je
la malfortiĝo de siaj maljunulaj okuloj.

Deixe uma resposta